Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Schwartz, Raymond * Venu ĉiuj al Parizo! Esperanto Arg-2162-1072 2014-06-30 17:51 Manfred nur tiun forigu

Raymond Schwartz,
Venu ĉiuj al Parizo!

 
Kun ĝojplena la valizo
Venu ĉiuj al Parizo!
Kun batanta, febra koro
Plenplenega je fervoro!
Verda estu la ĉapelo,
Verda estu la mantelo,
Verdaj estu viaj ŝuoj
Kaj la pantalonaj truoj!
Kun brodita verdĉemizo
Venu ĉiuj al Parizo!
Venu kun edzin' kaj ido
Al la festo de l' revido!
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Raymond Schwartz (*1894-04-08 -
†1973-05-13).

La poemo troviĝas en
https://eo.wikisource.org/wiki/Schw
rtz_Parizo_1914_GE#Venu_.C4.89iuj_al_Parizo.21
.