Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Zschiesche, Alfred * Wenn die bunten Fahnen wehen Germana Arg-2159-1070 2014-06-29 10:05 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 99 Kiam flirtas niaj flagoj Esperanto Arg-2160-1070 2014-06-29 09:56 Manfred nur tiun forigu

Alfred Zschiesche,
Kiam flirtas niaj flagoj

 
tradukita de N. N. 99
 
Kiam flirtas niaj flagoj
ni veturas trans la mar',
por tramigri fremdajn landojn,
nun adiau amikar'!
Brilas la suno,
flugas nubaro
sonas la kantoj
super la mar'.
 
Radiante, brilas suno,
feliĉigas ĉiam nin,
sed ni ankaŭ ne malĝojas
se vualas nuboj ĝin.
Blovas ventegoj,
muĝas ondaro,
kantas ni kantojn,
gaje en ĥor'.
 
Ni pasiaj mondvagantoj
migras sub la stela mar';
niajn kantojn ni kantadas,
ke vekiĝas dormantar'.
Kiam la nova
tag' komenciĝas,
for ni jam estas
en fremda land'.
 
Lumen al la montaj pintoj
logas kelka kruta voj';
Nur antaŭen! Ne hezitu!
Ĉiam migru ni kun ĝoj'!
Super nubaro
celo nun brilas,
vasta la rondo,
neĝa montar'.
 
Traduko de la Germana poemo "Wenn die
bunten Fahnen wehen" de Alfred Zschiesche
(*1909-02-22 - †1992-02-26) en
Esperanton de N. N. 99.

Tiu ĉi kanto-traduko troviĝas en
http://kantaro.ikso.net/kiam_flirtas_niaj_flagoj.
Vidu ankaŭ:http://www.de-eo.de/eo/deutsche_Volkslieder
kaj http://kantaro.ikso.net/la_migrantoj.