Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Weihnachtslied Germana Arg-215-107 | MR-044-2b 2003-12-26 06:22 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Kristnaska kanto Esperanto Arg-216-107 2003-12-25 22:06 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Weihnachtslied

 

Theodor Storm,
Kristnaska kanto

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Vom Himmel in die tiefsten Klüfte   De la ĉielo ĝis la tero
Ein milder Stern herniederlacht;   malsupren ridas milda stel’;
Vom Tannenwalde steigen Düfte   de l’ abiar’ odor-aero
Und hauchen durch die Winterlüfte,   blovadas spire tra l’ etero
Und kerzenhelle wird die Nacht.   kaj nokte regas brila hel’.
 
Mir ist das Herz so froh erschrocken,   Plenigas min ĝojiga timo.
Das ist die liebe Weihnachtszeit!   Ja estas nun la sankta hor’!
Ich höre fernher Kirchenglocken   Sonoras en la malproksimo
Mich lieblich, heimatlich verlocken   preĝeja sonoril’. – Sen limo
In märchenstille Herrlichkeit.   feliĉa estas mia kor’.
 
Ein frommer Zauber hält mich wieder,   Min ree tenas sorĉo pia.
Anbetend, staunend muß ich stehn;   Adore, mire staras mi,
Es sinkt auf meine Augenlider   aperas al animo mia
Ein goldner Kindertraum hernieder,   infana sonĝo idilia.
Ich fühl’s, ein Wunder ist geschehn.   Miraklo estas tio ĉi.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04).
  Traduko de la Germana poemo "Weihnachtslied"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).