Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Karl Vanselow * Lia bildo Esperanto Arg-2140-1055 2014-06-20 19:57 Manfred nur tiun forigu

Karl Vanselow,
Lia bildo

 
(Zamenhof-portreto kun verda stelo kaj
florornamo)
 
Ne plu vivas Li sur nia tero,
Sed la bildon kun la stel-dekor'
Vidas ni kun ĝojo kaj fiero
Pri de nia lingvo la valor'.
 
Aŭdu de la voko la admonon:
Konatigu, samideanaro,
Lian tiel feliĉigan donon,
Agu ankaŭ vi laŭ Lia faro.
 
Zorgu, ke aŭdiĝu Esperanto
Ne nur en la amikara rondo,
Sed ke ĝi fariĝu ĝoj-donanto
Por la homoj en la tuta mondo.
 
Lian bildon kun la stel-ornamo
Kaj dekora memoriga flor'
Vidu ĝin, rigardu ĝin kun amo
Kaj retenu ĝin en via kor'.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Karl Vanselow (*1877-03-20 -
†1959-12-28).

Tiu ĉi originale verkita poemo troviĝas
en la poem-libreto "Nia Lingvo Esperanto",
eldonita mallonge post la jaro 1945 en la
tiama usona sektoro de Berlino, de Karl
Vanselow, dua serio, unua kajero. Pri Karl
Vanselow vidu la retejojn
http://de.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow
kaj http://de.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow,
ankaŭ: http://vanselow.wikispaces.com/.