Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Wilhelm Busch * Eine alte Flamme Germana Arg-2138-1054 2014-06-19 19:58 Manfred nur tiun forigu
Karl Vanselow Adele Esperanto Arg-2139-1054 2014-06-19 20:01 Manfred nur tiun forigu

Wilhelm Busch,
Eine alte Flamme

 

Wilhelm Busch,
Adele

 
    tradukita de Karl Vanselow
 
Bildergeschichten - Abenteuer eines
Junggesellen
  bildrakontoj - aventuroj de fraŭlo
 
Allererst und allsofort   Tuj unue kun rapido
Eilet Knopp an jenen Ort,   Pro deziro al revido
Wo sie wohnt die Wohlbekannte,   Serĉas Knopp vizitacele
Welche sich Adele nannte;   La loĝejon de Adele,
Jene reizende Adele,   Arda-kore, juna-aĝe
Die er einst mit ganzer Seele   Ege ŝi adoras lin.
Tiefgeliebt und hochgeehrt,   Ne plu vidis unu la alian.
Die ihn aber nicht erhört,   Pri la vana amo sen mezuro
So daß er, seit dies geschah,   Ofte vekis penson elegian
Nur ihr süßes Bildnis sah.   Ŝia dolĉa bildo sur la muro.
Transpirierend und beklommen   Do demandi volas ŝin Tobias,
Ist er vor die Tür gekommen,   Ĉu ŝi jam alie opinias.
Oh, sein Herze klopft so sehr,   Nun ŝvitante, iom timiĝinte,
Doch am Ende klopft auch er.   Kun frapanta koro alveninte
»Himmel,« – ruft sie – »welches Glück!!«   Ŝian pordon frapas li.
(Knopp sein Schweiß der tritt zurück.)   "Kia ega ĝojo!" vokas ŝi.
»Komm, geliebter Herzensschatz,   (Malpliiĝas lis ŝvito.)
Nimm auf der Berschäre Platz!   "Venu, venu, elektito
Nur an dich bei Tag und Nacht,   De sopira mia koro!
Süßer Freund, hab ich gedacht.   Daŭre kun revid-espero
Unaussprechlich inniglich,   Mi vin tenis en memoro.
Freund und Engel, lieb ich dich!«   Prenu lokon do sur la berĵero!
Knopp, aus Mangel an Gefühl,   Jes, anĝelo mia, kredu ĝin,
Fühlt sich wieder äußerst schwül;   Ne direble mi amegas vin."
Doch in dieser Angstsekunde   Knopp anstataŭ amo-apetiton
Nahen sich drei fremde Hunde.   Pente sentas novan frunto-ŝviton.
»Hülfe, Hülfe!« – ruft Adele –   Jen, dum timsekundoj tiuj ĉi
Hilf, Geliebter meiner Seele!!!«   En la ĉambron saltas hundoj tri.
Knopp hat keinen Sinn dafür.   "Helpu min!" kriegas la fraŭlin',
Er entfernt sich durch die Tür. –   "Karegulo mia, savu min!"
Schnell verläßt er diesen Ort.   Ne atentinte la teruran vokon,
Und begibt sich weiter fort.   Ne atendinte ŝian pluan diron
    Tobias forlasinte jam la lokon
    Daŭrigas la edzin-serĉadan iron.
    Malhelpis tiun ŝanĝon de l' afero
    Eĉ ne la sida loko sur "berĵero".
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Wilhelm Busch (*1832-04-15 -
†1908-01-09).

Pri la verkinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_Busch
respektive http://eo.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_Busch.
La verko troviĝas en
http://www.zeno.org/Literatur/M/Bus
h,+Wilhelm/Bildergeschichten/Abenteuer+eines+Junggesellen/Eine+alte+Flamme
.
 
 
    Traduko de la Germana poemo "Eine alte
Flamme" de Wilhelm Busch (*1832-04-15 -
†1908-01-09) en Esperanton de Karl
Vanselow (*1877-03-20 - †1959-12-28).

Tiu ĉi esperantigo troviĝas en la
poem-libreto "Nia Lingvo Esperanto",
eldonita de Karl Vanselow. Pri tiu vidu
la retejojn http://de.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow
kaj http://de.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow,
ankaŭ: http://vanselow.wikispaces.com/.