Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Karl Vanselow Adele Esperanto Arg-2139-1054 2014-06-19 20:01 Manfred nur tiun forigu
Wilhelm Busch * Eine alte Flamme Germana Arg-2138-1054 2014-06-19 19:58 Manfred nur tiun forigu

Wilhelm Busch,
Adele

 

Wilhelm Busch,
Eine alte Flamme

 
tradukita de Karl Vanselow    
 
bildrakontoj - aventuroj de fraŭlo   Bildergeschichten - Abenteuer eines
Junggesellen
 
Tuj unue kun rapido   Allererst und allsofort
Pro deziro al revido   Eilet Knopp an jenen Ort,
Serĉas Knopp vizitacele   Wo sie wohnt die Wohlbekannte,
La loĝejon de Adele,   Welche sich Adele nannte;
Arda-kore, juna-aĝe   Jene reizende Adele,
Ege ŝi adoras lin.   Die er einst mit ganzer Seele
Ne plu vidis unu la alian.   Tiefgeliebt und hochgeehrt,
Pri la vana amo sen mezuro   Die ihn aber nicht erhört,
Ofte vekis penson elegian   So daß er, seit dies geschah,
Ŝia dolĉa bildo sur la muro.   Nur ihr süßes Bildnis sah.
Do demandi volas ŝin Tobias,   Transpirierend und beklommen
Ĉu ŝi jam alie opinias.   Ist er vor die Tür gekommen,
Nun ŝvitante, iom timiĝinte,   Oh, sein Herze klopft so sehr,
Kun frapanta koro alveninte   Doch am Ende klopft auch er.
Ŝian pordon frapas li.   »Himmel,« – ruft sie – »welches Glück!!«
"Kia ega ĝojo!" vokas ŝi.   (Knopp sein Schweiß der tritt zurück.)
(Malpliiĝas lis ŝvito.)   »Komm, geliebter Herzensschatz,
"Venu, venu, elektito   Nimm auf der Berschäre Platz!
De sopira mia koro!   Nur an dich bei Tag und Nacht,
Daŭre kun revid-espero   Süßer Freund, hab ich gedacht.
Mi vin tenis en memoro.   Unaussprechlich inniglich,
Prenu lokon do sur la berĵero!   Freund und Engel, lieb ich dich!«
Jes, anĝelo mia, kredu ĝin,   Knopp, aus Mangel an Gefühl,
Ne direble mi amegas vin."   Fühlt sich wieder äußerst schwül;
Knopp anstataŭ amo-apetiton   Doch in dieser Angstsekunde
Pente sentas novan frunto-ŝviton.   Nahen sich drei fremde Hunde.
Jen, dum timsekundoj tiuj ĉi   »Hülfe, Hülfe!« – ruft Adele –
En la ĉambron saltas hundoj tri.   Hilf, Geliebter meiner Seele!!!«
"Helpu min!" kriegas la fraŭlin',   Knopp hat keinen Sinn dafür.
"Karegulo mia, savu min!"   Er entfernt sich durch die Tür. –
Ne atentinte la teruran vokon,   Schnell verläßt er diesen Ort.
Ne atendinte ŝian pluan diron   Und begibt sich weiter fort.
Tobias forlasinte jam la lokon    
Daŭrigas la edzin-serĉadan iron.    
Malhelpis tiun ŝanĝon de l' afero    
Eĉ ne la sida loko sur "berĵero".    
 
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Wilhelm Busch (*1832-04-15 -
†1908-01-09).

Pri la verkinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_Busch
respektive http://eo.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_Busch.
La verko troviĝas en
http://www.zeno.org/Literatur/M/Bus
h,+Wilhelm/Bildergeschichten/Abenteuer+eines+Junggesellen/Eine+alte+Flamme
.
 
Traduko de la Germana poemo "Eine alte
Flamme" de Wilhelm Busch (*1832-04-15 -
†1908-01-09) en Esperanton de Karl
Vanselow (*1877-03-20 - †1959-12-28).

Tiu ĉi esperantigo troviĝas en la
poem-libreto "Nia Lingvo Esperanto",
eldonita de Karl Vanselow. Pri tiu vidu
la retejojn http://de.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow
kaj http://de.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow,
ankaŭ: http://vanselow.wikispaces.com/.