Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Wilhelm Busch * Abenteuer eines Junggesellen Germana Arg-2136-1053 2014-06-17 21:40 Manfred nur tiun aldonu
Karl Vanselow Aventuroj de fraŭlo Esperanto Arg-2137-1053 2014-06-18 18:55 Manfred nur tiun forigu

Wilhelm Busch,
Aventuroj de fraŭlo

 
tradukita de Karl Vanselow
 
La ĉagreno
 
Jam Sokrates en maljuna aĝo,
Fama pro filozofia saĝo,
Ofte diris kun ĉagrena sento:
Multon en la mondo ni ne konas
Kaj ĉi tiu scio-manko donas
Kaŭzon por plendinda malkontento.
Jes, ĉi tion oni certe scias.
Same pense staras nun Tobias
Knopp, la fraŭlo, antaŭ la spegulo.
Kial estas li senedzinulo?
Ĉiam gaja estas la vizaĝo
De la birdo-viro en la kaĝo.
Certe nur pro tio, ĉar lin ravas,
Ke li ĉarman bird-edzinon havas.
Kun envio diras Knopp al si:
Do edzinon serĉu ankaŭ vi.
La fidela Dorote'
Ĉiam estas preta, se
Servo iu ajn necesas,
Kaj neniam ŝi forgesas
Zorgi por la lito, por la ŝuoj,
Por la kafo kaj manĝaĵaj ĝuoj.
Ankaŭ kun kudrilo kaj fadeno
Estas preta ŝi por helpa veno.
Tamen ne forlasas lin la sento
De malĝojo kaj de malkontento.
Sur la antaŭa parto de l' kranio
Ne trovas haron eĉ la fantazio,
Kaj ankaŭ de la dorsa kapo-flanko
Lin alradias pleno-luna blanko..
Jes, en la spegulo de spegulo
La haro-nombro estas nura nulo.
Sed ne nur la brila kapo-blanko
Estas kaŭzo por kontento-manko.
 
Lin ĉagrenas ankaŭ la amplekso
De la ventro pro la tro-konvekso.
Kion fari? Kontraŭ korpo-diko
La helpiloj estas gimnastiko,
Karlsbad-salo kaj marŝad-promeno.
Ĉiutage jam en la mateno
Uzas li de ili la aplikon.
Ĉiutage li piede iras
Malgraŭ la kapricoj de l' vetero
Kelkajn horojn en la freŝ-aero
Esperante la efikon,
Kiun tiel ege li sopiras.
Ĉiam ree la kuraĝon levas
Lia diro al si mem: Vi devas.
Tiel dum semajnoj du
Li senlace agas plu.
Jen starante nun sur la pesilo
Li konstatas feliĉeg-ebrie:
Dudek funtoj pezas li malplie.
Senmezura estas la jubilo.
Du semajnoj pasas plu denove.
Ree uzas li pesilon prove.
Sed - ho ve - ho kia malplezuro!
Ĉu kredeble? Jen, la pez-mezuro
Vere nun indikas tie ĉi
Dudek funtojn jam denove pli.
Ĉiu peno estis sen utilo.
Malbenita estu la pesilo!
 
Ree kaptas lin animdoloroj.
Nun li pensas: Homoj kiel floroj
Estas destinitaj por perei.
Al la sorto devas ni obei.
Iam ankaŭ mi estinta estos,
Mia tombo sen ornamo restos,
Ĉar neniu homo resopiros
Aŭ funebre rememoros min.
Jes, neniu ploros, oni diros:
Tobbi Knopp ne interesos nin.
Parolante al si mem Tobias
Tiel plenda-kore fantazias.
Vidu, senekzempla ekzemplero
De larmego gutis al la tero
Tie, kie li sur benko sidis.
Sed kun firma volo li decidis
Al la fraŭlo stato fari finon.
Serĉi volas ankaŭ li edzinon.
Eble li konstati povos:
Kiu serĉas, tiu trovos.
Tiucele por vojaĝo
Kun espero kaj kuraĝo
Baldaŭ jam li preta estas.
Adiaŭ-dire do - ho ve -
Sola nun kaj forlasita restas
Lia bona, brava Dorote'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abenteuer
eines Junggesellen" de Wilhelm Busch
(*1832-04-15 - †1908-01-09) en
Esperanton de Karl Vanselow (*1877-03-20
- †1959-12-28).

Tiu ĉi esperantigo troviĝas en la
poem-libreto "Nia Lingvo Esperanto",
eldonita de Karl Vanselow. Pri tiu vidu
la retejojn http://de.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow
kaj http://de.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow,
ankaŭ: http://vanselow.wikispaces.com/.