Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Justinus Kerner * Sängers Trost Germana Arg-2134-1052 2014-06-17 16:20 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Konsolo de l' poet' Esperanto 2014-05 Arg-2135-1052 2014-06-17 16:24 Manfred nur tiun forigu

Justinus Kerner,
Sängers Trost

 

Justinus Kerner,
Konsolo de l' poet'

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Weint auch einst kein Liebchen   Se ne miatombe
Tränen auf mein Grab,   Ploros karulin',
Träufeln doch die Blumen   Tamen floroj roson
Milden Tau hinab;   Gutos ja sur ĝin.
 
Weilt an ihm kein Wandrer   Kvankam ne migranto
Im Vorüberziehn,   Restas tie nun,
Blickt auf seiner Reise   Suben ja rigardas
Doch der Mond dahin.   Nun al li la lun'.
 
Denkt auf diesen Fluren   Se ne plu pensadas
Bald kein Erdner mein,   Iu hom' pri mi,
Denkt doch mein die Aue   Tamen ja memoras
Und der stille Hain.   Arbareto ĉi.
 
Blumen, Hain und Aue,   Floroj kaj herbejo,
Stern und Mondenlicht,   Lun' kaj arbaret',
Die ich sang, vergessen   Memorigas ili 1)
Ihres Sängers nicht.   Ja pri la poet'.
 
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Justinus Kerner (*1786-09-18 -
†1862-02-21).

Pri la poeto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Justinus_Kerner.
La poemo troviĝas en la retejo
http://gedichte.xbib.de/Kerner,+Jus
inus_gedicht_192.+S%E4ngers+Trost.htm
.
Mi, Manfred Retzlaff trovis ĝin en la
libreto "Justinus Kerner, Ausgewählte
Kostbarkeiten, zusammengestellt von Hans
Mattern".
SKV-Edition Lahr (Schwarwald).
   
 
   
 
    Traduko de la Germana poemo "Sängers
Trost" de Justinus Kerner (*1786-09-18 -
†1862-02-21) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2014-05.

 
 
    1) aŭ:\\memoradas ili