Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Vasilij Devjatnin * La kverko kaj la kano Esperanto Arg-2128-1049 2014-06-08 22:45 Manfred nur tiun forigu

Vasilij Devjatnin,
La kverko kaj la kano

 
La kverk' parolis kun la kan' humila.
«Vi, certe, ĉiam vian sorton plendi povas»,
Li diris: «eĉ pasero estas malfacila
Por vi. Apenaŭ nur ventet' malgranda blovas,
Vi ŝanceliĝas, falas senkuraĝe,
Kaj tiel fleksas vin al tero,
Ke vidi estas vin domaĝe.
Kaj mi, egala al Kaŭkazo, kun fiero,
Ne sole kontraŭ hela sun' mi ombron faras,
Sed al ventegoj, fulmatondroj [tiel] kontraustaras.
Fortika mi kaj rekta staras,
Barita kvazaŭ per nedetruebla paco:
Por mi zefiro estas, kaj por vi—minaco.
Se kreskus vi ĉe mia forta kruro,
Per densa ombr' de miaj branĉoj ĉirkaŭita—
Vi kontraŭ ventoj tiam estus defendita;
Sed vin lokigis iel la naturo
En akvo ŝancelebla apud bord' rivera:
Sendube, estas la natur' al vi severa»
—«Vi tro kompatas min», al li la kano diras:
«Sed mi ne plendas tute, vane vi sopiras.
Mi la ventegojn ne pro mi timiĝas; [tiel]
Mi flekŝas [tiel] min, sed ne rompiĝas,
Do ili min ne malkuracas;
Kaj vin, mi kredas, ili pli ol min minacas!
Verdire, antaŭ la ventega krueleco
Ne falis via fortikeco,
Kaj pro iliaj batoj vi ne klinis spinon;
Sed—ni atendu finon!»
Apenaŭ ĝin la kano diris,
Kaj flugas jen de norda lando
Pluvego, hajlo, ĝusta ribelega bando.
La kverko staras,—teren kano sin ektiris.
Bruegas vento, fortojn duobligis
Kaj tiun ĝi elradikigis,
Cielon [tiel] kiu tuŝis per la kap' fiera,
Kaŝante la kalkanon en profundo tera.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Vasilij Devjatnin (*1862 - †1938).

Fabelo verkita oigine de I. A. Krilov.
Vidu la retejon
http://eo.wikisource.org/wiki/Fabloj_de_I._A._Krilov.