Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Clarence Bicknell Nun danku ni al Dio Esperanto Arg-2120-1044 2014-06-08 10:55 Manfred nur tiun forigu
Martin Rinckart * Nun danket alle Gott Germana 1636 Arg-2119-1044 2014-06-08 10:57 Manfred nur tiun aldonu

Martin Rinckart,
Nun danku ni al Dio

 
tradukita de Clarence Bicknell
 
Nun danku ni al Dio
Per mano, voĉo, koro!
La tuta mondo ĝojas
Pro lia granda gloro.
De frua infaneco
Li nin beninta estas,
Kaj liaj amdonacoj
Kun ni ankoraŭ restas.
 
Li gvidu nin konstante
Sur tuta vivovojo,
Benante niajn korojn
Per paco kaj per ĝojo;
Li ŝirmu de danĝero,
Li donu korfavoron,
Kaj de malbono gardu
Nin nun kaj ĉiun horon.
 
Ho, estu niaj voĉoj
Kun danko nun levataj
Al Patro, Fil', Spirito,
Egale adorataj.
De homoj sur la tero,
Ĉielaj anĝelaroj,
Al Dio sonu laŭdo
Dum la eternaj jaroj.
 
 
Traduko de la Germana poemo "Nun danket
alle Gott" de Martin Rinckart (*1586-04-24
- †1649-12-08) en Esperanton de
Clarence Bicknell.

Pri la tradukinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell.