Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Neye, Heinrich * Alte Hausmittel Germana Arg-209-104 2006-03-03 11:44 Manfred nur tiun aldonu
Ratislavo, Manfredo Malnovaj hejm-rimedoj Esperanto Arg-210-104 2014-04-16 11:22 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Neye,
Malnovaj hejm-rimedoj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Jarcento nia - oni diras,
ke temp' de laco estas ĝi,
malmulte mi pri tio miras,
ĉar laca estas ankaŭ mi.
 
Fratinoj, ankaŭ fratoj miaj,
plej multaj, kiujn konas mi,
pro siaj ŝarĝoj profesiaj
fariĝas lacaj pli kaj pli.
 
Mi malakordon tie vidas,
abisme ja aperas ĝi:
Teknik-progreso pli rapidas
ol hom’ sur tiu Tero ĉi.
 
La kor’, de kafo akcelite,
tag-nokte daŭre batas ĝi,
de l’ tempo-premo plu pelite
sur la viv-vojo hastas ni.
 
Multegaj ja nuntempe estas
rimedoj kontraŭ la lacec’,
sed la plej bonaj ĉiam restas
la dormo kaj la dikhaŭtec’.
 
Traduko de la Germana poemo "Alte Hausmittel"
de Heinrich Neye (*1913-02-27 -
†2002-07-18) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

Verkita estas la poemo de s-ro Henriko
Najo (Heinrich Neye, 27.02.1913 – Juli
2002), Esperantigis ĝin: Manfredo Ratislavo
(Manfred Retzlaff, *04.11.1938) en 2006-03-04
laŭ la origina germanalingva teksto.
La germanalingva teksto de tiu ĉi poemo
aperis en 1994 en la germana agronomia
gazeto „Landwirtschaftliches Wochenblatt“
(Agronomia Semajnfolio).