Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Malnovaj hejm-rimedoj Esperanto Arg-210-104 2014-04-16 11:22 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Neye * Alte Hausmittel Germana Arg-209-104 2006-03-03 11:44 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Neye,
Alte Hausmittel

 

Heinrich Neye,
Malnovaj hejm-rimedoj

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Man sagt, das zwanzigste Jahrhundert   Jarcento nia - oni diras,
sei das der großen Müdigkeit,   ke temp' de laco estas ĝi,
was mich persönlich wenig wundert,   malmulte mi pri tio miras,
ich gähne auch die halbe Zeit.   ĉar laca estas ankaŭ mi.
 
Und meine Schwestern, meine Brüder,   Fratinoj, ankaŭ fratoj miaj,
die meisten Menschen, die ich frag',   plej multaj, kiujn konas mi,
sie sind zum großen Teil noch müder   pro siaj ŝarĝoj profesiaj
trotz Urlaub und Achtstundentag.   fariĝas lacaj pli kaj pli.
 
Ein Zwiespalt scheint mir hier zu klaffen,   Mi malakordon tie vidas,
der gähnend in Erscheinung tritt:   abisme ja aperas ĝi:
Der Mensch, aus Fleisch und Blut geschaffen,   Teknik-progreso pli rapidas
kommt mit der Technik nicht mehr mit.   ol hom’ sur tiu Tero ĉi.
 
Das Herz, von Coffein befeuert,   La kor’, de kafo akcelite,
klopft Tag und Nacht im dritten Gang,   tag-nokte daŭre batas ĝi,
von Hast und Hetze ferngesteuert   de l’ tempo-premo plu pelite
jagt man den Lebensweg entlang.   sur la viv-vojo hastas ni.
 
Es gibt zwar viel, sich wach zu halten,   Multegaj ja nuntempe estas
doch was noch stets ins Schwarze traf,   rimedoj kontraŭ la lacec’,
das sind die Mittel unsrer Alten:   sed la plej bonaj ĉiam restas
Ein dickes Fell und reichlich Schlaf.   la dormo kaj la dikhaŭtec’.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Neye (*1913-02-27 -
†2002-07-18).

Aus der Zeitschrift "Landwirtschaftliches
Wochenblatt" [Presseorgan des
Westfälisch-Lippischen Landwirtschaftsverbandes,
Postfach 4929, D-48028 Münster/Westfalen.],
erschienen in einer Ausgabe des Jahres
1994.
  Traduko de la Germana poemo "Alte Hausmittel"
de Heinrich Neye (*1913-02-27 -
†2002-07-18) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

Verkita estas la poemo de s-ro Henriko
Najo (Heinrich Neye, 27.02.1913 – Juli
2002), Esperantigis ĝin: Manfredo Ratislavo
(Manfred Retzlaff, *04.11.1938) en 2006-03-04
laŭ la origina germanalingva teksto.
La germanalingva teksto de tiu ĉi poemo
aperis en 1994 en la germana agronomia
gazeto „Landwirtschaftliches Wochenblatt“
(Agronomia Semajnfolio).