Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Михаил Лермонтов * Ангел Rusa Arg-2110-1039 2014-06-03 12:23 Manfred nur tiun forigu
N. N. 97 The Angel Angla Arg-2111-1039 2014-06-03 11:29 Manfred nur tiun aldonu
Boris Mirski La anĝelo Esperanto Arg-2113-1039 2014-06-03 11:55 Manfred nur tiun forigu
N. N. 98 Der Engel [-] Germana Arg-2112-1039 2014-06-03 17:30 Manfred nur tiun aldonu
Vasilij Devjatnin Anĝelo Esperanto Arg-2114-1039 2014-06-03 12:21 Manfred nur tiun forigu

Михаил Лермонтов,
Ангел

 

Михаил Лермонтов,
Anĝelo

 

Михаил Лермонтов,
La anĝelo

 
    tradukita de Vasilij Devjatnin   tradukita de Boris Mirski
 
По небу полуночи ангел летел,   En mezo de nokto, en blua ĉielo,   Kun kanto solena en nokta ĉiel'
И тихую песню он пел,   Traflugis kaj kantis plej bela anĝelo.   Sin portis mirinda anĝel';
И месяц, и звезды, и тучи толпой   Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado   Kaj luno, kaj steloj, kaj nuboj en rond'
Внимали той песне святой.   Atentis kun ĝojo je l' sankta kantado.   Atentis la himnon de l' mond'.
 
Он пел о блаженстве безгрешных духов   Li kantis feliĉajn, neniam pekantajn   Li kantis pri vivo sen zorga ĉagren'
Под кущами райских садов,   Spiritojn, kun Di' en ĉielo loĝantajn;   Sub branĉoj de pura Eden';
О Боге великом он пел, и хвала   Li kantis pri Patro ĉiela kaj tera—   Kaj laŭd' al keruboj, al granda Sinjor'
Его непритворна была.   Kaj lia laŭdado ne estis malvera.   Elflugis sincere el kor'.
 
Он душу младую в объятиях нес   Animon tre junan en brakoj li tenis;   En brakoj animon li portis al ter',
Для мира печали и слез;   En mondo malgaja naskiĝi ĝi venis.   Al mond' de malĝojo, mizer';
И звук его песни в душе молодой   Kaj sono de l' kanto en juna animo   Kaj restis la kanto en juna anim'
Остался - без слов, но живой.   Restadis sen vort', sed kun viva estimo.   Sen vorto, sen unu esprim'.
 
И долго на свете томилась она,   Tre longe en mondo ĝi estis premata,   Kaj plena je stranga, mirinda dezir'
Желанием чудным полна,   Je revo mirinda pri Di' plenigata!   Ĝi vagis en mond' de sopir',
И звуков небес заменить не могли   Kaj ŝanĝi la kanton de l' sankta sincero   Kaj tedis al ĝi post la kant' de l' eter'
Ей скучные песни земли.   Ne povis por ĝi ĉiuj kantoj de l' tero.   La veaj motivoj de l' ter'.
 
Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas
Михаил Лермонтов (*1814-10-15
- †1841-07-27).

Pri la poeto Lermontov vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Miĥail_Lermontov.
  Traduko de la Rusa poemo "Ангел" de
Михаил Лермонтов (*1814-10-15
- †1841-07-27) en Esperanton de
Vasilij Devjatnin (*1862 - †1938).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vasilij_Devjatnin.
  Traduko de la Rusa poemo "Ангел" de
Михаил Лермонтов (*1814-10-15
- †1841-07-27) en Esperanton de
Boris Mirski.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/lermontov/angxelo.html
.