Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Władysław Syrokomla * Oracz do skowronka Pola Arg-2106-1037 2014-06-01 23:17 Manfred nur tiun aldonu
Salomon Grenkamp-Kornfeld Plugisto al alaŭdo Esperanto Arg-2107-1037 2014-06-02 07:32 Manfred nur tiun forigu

Władysław Syrokomla,
Plugisto al alaŭdo

 
tradukita de Salomon Grenkamp-Kornfeld
 
Frue alaŭdo kantas,
mi jam ĉe laboro;
nin kune ĉe okupo
vidas la aŭroro.
Di' helpu, alaŭdeto,
donu la esperon;
ne por mi nur, sed por vi
semas mi greneron.
 
Feliĉa vi alaŭdo
multon ne bezonas;
sufiĉe, se vi florojn
kiel ĉielon konas.
Ĉe ni ne, alaŭdeto,
sama tio estas;
nin minacas malĝojo,
ĉe vi ĝojo restas.
 
...........................
...........................
...........................
...........................
...........................
...........................
...........................
...........................
 
Traduko de la Pola poemo "Oracz do skowronka"
de Władysław Syrokomla (civila nomo:
Ludwik W. F. Kondratowicz, *1823-09-29 -
†1862-09-15) en Esperanton de
Salomon Grenkamp-Kornfeld (civila nomo:
Salomon Kornfeld, *1896 - †1943).

Pri la tradukinto vidu ankaŭ:
http://www.librarything.com/work/14377292
kaj http://www.librarything.com/author/grenkampkornfelds.
Vidu ankaŭ: http://d-nb.info/gnd/143562940/about/html
kaj http://esperanto.net/literaturo/autor/kornfeld.html.
Alia poemo de la aŭtoro troviĝas en
http://eo.wikisource.org/wiki/Deziro_(Grenkamp)
Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio,(sur la paĝoj 44 kaj 49). La
kantojn kolektis kaj eldonisPaul Bennemann.