Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 95 Convalle in rorata Latina Arg-2103-1035 2014-05-31 18:16 Manfred nur tiun aldonu
Joseph Freiherr von Eichendorff * In einem kühlen Grunde Germana Arg-2100-1035 2014-05-31 17:39 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 94 In frigida convalle Latina Arg-2102-1035 2014-05-31 18:12 Manfred nur tiun aldonu
Chr. Pfeufer La rompiĝinta ringeto Esperanto Arg-2101-1035 2014-05-31 17:34 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
La rompiĝinta ringeto

 
tradukita de Chr. Pfeufer
 
En ombra valo turnas
muela rado sin.
Jen loĝis mia kara -
ŝi nun forlasis min.
 
Fidelon ŝi promesis,
ringeton donis ŝi:
Fidelon ŝi forgesis,
rompiĝis ring' de mi.
 
Migradi mi dezirus
for, kiel muzikant';
kaj kie ajn mi irus,
resonus mia kant'.
 
Mi volus bataladi,
rajdante tra l'kampar',
ĉe l'fajro dormkuŝadi
dum nokt' en la tendar'.
 
La rado plu rondiras;
revante aŭdas mi.
La morton mi sopiras,
kvieton donus ĝi.
 
Traduko de la Germana poemo "In einem
kühlen Grunde" de Joseph Freiherr von
Eichendorff (*1788-03-10 - †1857-11-26)
en Esperanton de Chr. Pfeufer.

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis
Paul Bennemann, sur la paĝo 22 kaj 23.
Erare estas indikite tie, ke la poeziaĵon
verkis Wilhelm Müller.