Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 92 * Kommt ein Vogel geflogen Germana Arg-2095-1033 2014-05-31 10:37 Manfred nur tiun aldonu
Pfeil, Ferdinand Alfluginta birdeo Esperanto Arg-2096-1033 2014-05-31 10:33 Manfred nur tiun forigu

N. N. 92,
Alfluginta birdeo

 
tradukita de Ferdinand Pfeil
 
Alfluginta birdeto
sin sidigis ĉe mi;
amatinan saluton
en la bek' portis ĝi.
 
Ne en hejm', knabineto,
en fremdland' estas mi;
ne min amas kateto
nek hundet' tie ĉi.
 
Ŝi promesis feliĉon
por la tempo de l' flor';
la somero jam venis -
l'amatin' estis for.
 
Kara birdo, reflugu
kun salut' kaj kiset'!
Ke mi povu nun flugi -
vana amdeziret'.
 
Traduko de la Germana poemo "Kommt ein
Vogel geflogen" de N. N. 92 en Esperanton
de Ferdinand Pfeil.

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt u. Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis
Paul Bennemann.