Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Eltrinku la vinon Esperanto Arg-2090-1030 2014-05-30 10:37 Manfred nur tiun forigu
Justinus Kerner * Wohl auf noch getrunken Germana 1809 Arg-2089-1030 2015-01-27 23:51 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Nun estu trinkata Esperanto 2014 Arg-2265-1030 2015-01-28 00:00 Manfred nur tiun forigu

Justinus Kerner,
Nun estu trinkata

 

Justinus Kerner,
Eltrinku la vinon

 

Justinus Kerner,
Wohl auf noch getrunken

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Ludwig Emil Meier    
 
Nun estu trinkata brilanta la vin'!   Eltrinku la vinon, foriras nun mi;   Wohl auf noch getrunken den funkelnden Wein!
Karuloj, mi devas forlasi nun vin.   adiaŭ, karuloj, en hejm' tie ĉi!   Ade nun, ihr Lieben, geschieden muß sein.
Adiaŭ vi montoj kaj patra vi dom',   Adiaŭ, vi montoj, gepatra tegment',   Ade nun ihr Berge, du väterlich Haus,
Pelata mi estas migrema mi hom'.   perforte fortiras min freŝa la vent'.   Es treibt in die Ferne mich mächtig hinaus.
 
La suno ne restas sur lok' ĉe l' ĉiel',   La suno ne restas ĉe sama stelar',   Die Sonne, sie bleibet am Himmel nicht stehn:
Ĝi iras antaŭen laŭ sia korpel'.   trans landojn ĝi migras kaj super la mar'.   Es treibt sie durch Länder und Meere zu gehn.
La ondo ne restas soleca ĉe l' strand'.   La ondoj ne haltas ĉe sia la bord',   Die Woge nicht hastet am einsamen Strand,
La ŝtormo bruadas potence tra l' land'.   la ventoj forkuras muĝante kun fort'.   die Stürme sie brausen mit Macht durch das Land.
 
Kun hasta nubaro la bird' flugas jen   Kun nuboj rapidaj la bird' flugas for,   Mit eilenden Wogen der Vogel dort zieht,
Kaj kantas enfore pri sia reven'.   al landoj tutfremdaj ĝin tiras la kor'.   und singt in der Ferne ein heimatlich Lied.
Peliĝas nun same la hom-junular',   Kaj tiel junulo migremas sen fin',   So treibt es den Burschen durch Wald und durch Feld
Por migri eksteren tra lando kaj mar'.   simila al tero, al sia patrin'.   zu gleichen der Mutter, der wandernden Welt.
 
Salutas lin tie jen super la mar'   Salutas lin sonoj konataj trans mar',   Da grüßen ihn Vögel, bekannt überm Meer,
El lia hejmlando veninta birdar';   de l'hejm' alfluginta kantanta birdar';   sie flogen von Fluren der Heimat hierher;
Odoras hejmece ĉirkaŭe de li,   Lin tuŝas de floroj intima odor',   Da duften die Blumen vertraulich um ihn,
Peliĝas aere eĉ ĝis tie ĉi.   la ventoj patrujaj alblovas ĝin for.   sie trieben vom Lande die Lüfte dahin.
 
La birdoj rekonas la domon de li,   La birdojn li konas el sia hejmland',   Die Vögel, die kennen sein väterlich Haus.
La florojn li plantis pro am' tie ĉi.   la florojn li iam kolektis, amant';   Die Blumen einst pflanzt´ er der Liebe zum Strauß
La amo, ĝi sekvas lin ja ĉie ĉi,   kaj amo lin sekvas, sekreta mister',   Und Liebe die folgt ihm, sie geht ihm zur Hand:
Hejmeca fariĝas la foro por li.   lin faras enhejma sur fremda la ter'.   so wird ihm zur Heimat das fernste Land.
 
  Traduko de la Germana poemo "Wohl auf noch
getrunken " de Justinus Kerner (*1786-09-18
- †1862-02-21) en Esperanton de
Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 -
†1919).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Emil_Meier.
La esperantigon de tiu ĉi kanto mi,
Manfred Retzlaff, trovis en la libreto
"Internacia Kantaro", eldonita en 1922 de
la eldonejo Ferdinand Hirt u. Sohn en
Lepsiko (Leipzig), Germanio.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Justinus Kerner (*1786-09-18 -
†1862-02-21), publikigita 1809.

Tiu ĉi kanto-teksto troviĝas en
http://www.volksliederarchiv.de/text1950.html.
La kanto estas aŭdebla en
http://www.youtube.com/watch?v=nT5CaiMH3uU.
La muziknotoj troviĝas en
http://www.markomannenwiki.de/index.php?title=Wohlauf!_noch_getrunken.
Pri la verkinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Justinus_Kerner.
 
       
 
Traduko de la Germana poemo "Wohl auf noch
getrunken " de Justinus Kerner (*1786-09-18
- †1862-02-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2014.