Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Justinus Kerner * Wohl auf noch getrunken Germana 1809 Arg-2089-1030 2015-01-27 23:51 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Nun estu trinkata Esperanto 2014 Arg-2265-1030 2015-01-28 00:00 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier Eltrinku la vinon Esperanto Arg-2090-1030 2014-05-30 10:37 Manfred nur tiun forigu

Justinus Kerner,
Nun estu trinkata

 

Justinus Kerner,
Eltrinku la vinon

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Ludwig Emil Meier
 
Nun estu trinkata brilanta la vin'!   Eltrinku la vinon, foriras nun mi;
Karuloj, mi devas forlasi nun vin.   adiaŭ, karuloj, en hejm' tie ĉi!
Adiaŭ vi montoj kaj patra vi dom',   Adiaŭ, vi montoj, gepatra tegment',
Pelata mi estas migrema mi hom'.   perforte fortiras min freŝa la vent'.
 
La suno ne restas sur lok' ĉe l' ĉiel',   La suno ne restas ĉe sama stelar',
Ĝi iras antaŭen laŭ sia korpel'.   trans landojn ĝi migras kaj super la mar'.
La ondo ne restas soleca ĉe l' strand'.   La ondoj ne haltas ĉe sia la bord',
La ŝtormo bruadas potence tra l' land'.   la ventoj forkuras muĝante kun fort'.
 
Kun hasta nubaro la bird' flugas jen   Kun nuboj rapidaj la bird' flugas for,
Kaj kantas enfore pri sia reven'.   al landoj tutfremdaj ĝin tiras la kor'.
Peliĝas nun same la hom-junular',   Kaj tiel junulo migremas sen fin',
Por migri eksteren tra lando kaj mar'.   simila al tero, al sia patrin'.
 
Salutas lin tie jen super la mar'   Salutas lin sonoj konataj trans mar',
El lia hejmlando veninta birdar';   de l'hejm' alfluginta kantanta birdar';
Odoras hejmece ĉirkaŭe de li,   Lin tuŝas de floroj intima odor',
Peliĝas aere eĉ ĝis tie ĉi.   la ventoj patrujaj alblovas ĝin for.
 
La birdoj rekonas la domon de li,   La birdojn li konas el sia hejmland',
La florojn li plantis pro am' tie ĉi.   la florojn li iam kolektis, amant';
La amo, ĝi sekvas lin ja ĉie ĉi,   kaj amo lin sekvas, sekreta mister',
Hejmeca fariĝas la foro por li.   lin faras enhejma sur fremda la ter'.
 
  Traduko de la Germana poemo "Wohl auf noch
getrunken " de Justinus Kerner (*1786-09-18
- †1862-02-21) en Esperanton de
Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 -
†1919).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Emil_Meier.
La esperantigon de tiu ĉi kanto mi,
Manfred Retzlaff, trovis en la libreto
"Internacia Kantaro", eldonita en 1922 de
la eldonejo Ferdinand Hirt u. Sohn en
Lepsiko (Leipzig), Germanio.
 
   
 
Traduko de la Germana poemo "Wohl auf noch
getrunken " de Justinus Kerner (*1786-09-18
- †1862-02-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2014.