Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Eltrinku la vinon Esperanto Arg-2090-1030 2014-05-30 10:37 Manfred nur tiun aldonu
Justinus Kerner * Wohl auf noch getrunken Germana 1809 Arg-2089-1030 2015-01-27 23:51 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Nun estu trinkata Esperanto 2014 Arg-2265-1030 2015-01-28 00:00 Manfred nur tiun forigu

Justinus Kerner,
Nun estu trinkata

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Nun estu trinkata brilanta la vin'!
Karuloj, mi devas forlasi nun vin.
Adiaŭ vi montoj kaj patra vi dom',
Pelata mi estas migrema mi hom'.
 
La suno ne restas sur lok' ĉe l' ĉiel',
Ĝi iras antaŭen laŭ sia korpel'.
La ondo ne restas soleca ĉe l' strand'.
La ŝtormo bruadas potence tra l' land'.
 
Kun hasta nubaro la bird' flugas jen
Kaj kantas enfore pri sia reven'.
Peliĝas nun same la hom-junular',
Por migri eksteren tra lando kaj mar'.
 
Salutas lin tie jen super la mar'
El lia hejmlando veninta birdar';
Odoras hejmece ĉirkaŭe de li,
Peliĝas aere eĉ ĝis tie ĉi.
 
La birdoj rekonas la domon de li,
La florojn li plantis pro am' tie ĉi.
La amo, ĝi sekvas lin ja ĉie ĉi,
Hejmeca fariĝas la foro por li.
 
 
 
Traduko de la Germana poemo "Wohl auf noch
getrunken " de Justinus Kerner (*1786-09-18
- †1862-02-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2014.