Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Eltrinku la vinon Esperanto Arg-2090-1030 2014-05-30 10:37 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Nun estu trinkata Esperanto 2014 Arg-2265-1030 2015-01-28 00:00 Manfred nur tiun forigu
Justinus Kerner * Wohl auf noch getrunken Germana 1809 Arg-2089-1030 2015-01-27 23:51 Manfred nur tiun aldonu

Justinus Kerner,
Eltrinku la vinon

 

Justinus Kerner,
Nun estu trinkata

 
tradukita de Ludwig Emil Meier   tradukita de Manfred Retzlaff
 
Eltrinku la vinon, foriras nun mi;   Nun estu trinkata brilanta la vin'!
adiaŭ, karuloj, en hejm' tie ĉi!   Karuloj, mi devas forlasi nun vin.
Adiaŭ, vi montoj, gepatra tegment',   Adiaŭ vi montoj kaj patra vi dom',
perforte fortiras min freŝa la vent'.   Pelata mi estas migrema mi hom'.
 
La suno ne restas ĉe sama stelar',   La suno ne restas sur lok' ĉe l' ĉiel',
trans landojn ĝi migras kaj super la mar'.   Ĝi iras antaŭen laŭ sia korpel'.
La ondoj ne haltas ĉe sia la bord',   La ondo ne restas soleca ĉe l' strand'.
la ventoj forkuras muĝante kun fort'.   La ŝtormo bruadas potence tra l' land'.
 
Kun nuboj rapidaj la bird' flugas for,   Kun hasta nubaro la bird' flugas jen
al landoj tutfremdaj ĝin tiras la kor'.   Kaj kantas enfore pri sia reven'.
Kaj tiel junulo migremas sen fin',   Peliĝas nun same la hom-junular',
simila al tero, al sia patrin'.   Por migri eksteren tra lando kaj mar'.
 
Salutas lin sonoj konataj trans mar',   Salutas lin tie jen super la mar'
de l'hejm' alfluginta kantanta birdar';   El lia hejmlando veninta birdar';
Lin tuŝas de floroj intima odor',   Odoras hejmece ĉirkaŭe de li,
la ventoj patrujaj alblovas ĝin for.   Peliĝas aere eĉ ĝis tie ĉi.
 
La birdojn li konas el sia hejmland',   La birdoj rekonas la domon de li,
la florojn li iam kolektis, amant';   La florojn li plantis pro am' tie ĉi.
kaj amo lin sekvas, sekreta mister',   La amo, ĝi sekvas lin ja ĉie ĉi,
lin faras enhejma sur fremda la ter'.   Hejmeca fariĝas la foro por li.
 
Traduko de la Germana poemo "Wohl auf noch
getrunken " de Justinus Kerner (*1786-09-18
- †1862-02-21) en Esperanton de
Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 -
†1919).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Emil_Meier.
La esperantigon de tiu ĉi kanto mi,
Manfred Retzlaff, trovis en la libreto
"Internacia Kantaro", eldonita en 1922 de
la eldonejo Ferdinand Hirt u. Sohn en
Lepsiko (Leipzig), Germanio.
 
 
   
 
    Traduko de la Germana poemo "Wohl auf noch
getrunken " de Justinus Kerner (*1786-09-18
- †1862-02-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2014.