Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Eltrinku la vinon Esperanto Arg-2090-1030 2014-05-30 10:37 Manfred nur tiun forigu
Justinus Kerner * Wohl auf noch getrunken Germana 1809 Arg-2089-1030 2015-01-27 23:51 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Nun estu trinkata Esperanto 2014 Arg-2265-1030 2015-01-28 00:00 Manfred nur tiun forigu

Justinus Kerner,
Wohl auf noch getrunken

 

Justinus Kerner,
Eltrinku la vinon

 

Justinus Kerner,
Nun estu trinkata

 
    tradukita de Ludwig Emil Meier   tradukita de Manfred Retzlaff
 
Wohl auf noch getrunken den funkelnden Wein!   Eltrinku la vinon, foriras nun mi;   Nun estu trinkata brilanta la vin'!
Ade nun, ihr Lieben, geschieden muß sein.   adiaŭ, karuloj, en hejm' tie ĉi!   Karuloj, mi devas forlasi nun vin.
Ade nun ihr Berge, du väterlich Haus,   Adiaŭ, vi montoj, gepatra tegment',   Adiaŭ vi montoj kaj patra vi dom',
Es treibt in die Ferne mich mächtig hinaus.   perforte fortiras min freŝa la vent'.   Pelata mi estas migrema mi hom'.
 
Die Sonne, sie bleibet am Himmel nicht stehn:   La suno ne restas ĉe sama stelar',   La suno ne restas sur lok' ĉe l' ĉiel',
Es treibt sie durch Länder und Meere zu gehn.   trans landojn ĝi migras kaj super la mar'.   Ĝi iras antaŭen laŭ sia korpel'.
Die Woge nicht hastet am einsamen Strand,   La ondoj ne haltas ĉe sia la bord',   La ondo ne restas soleca ĉe l' strand'.
die Stürme sie brausen mit Macht durch das Land.   la ventoj forkuras muĝante kun fort'.   La ŝtormo bruadas potence tra l' land'.
 
Mit eilenden Wogen der Vogel dort zieht,   Kun nuboj rapidaj la bird' flugas for,   Kun hasta nubaro la bird' flugas jen
und singt in der Ferne ein heimatlich Lied.   al landoj tutfremdaj ĝin tiras la kor'.   Kaj kantas enfore pri sia reven'.
So treibt es den Burschen durch Wald und durch Feld   Kaj tiel junulo migremas sen fin',   Peliĝas nun same la hom-junular',
zu gleichen der Mutter, der wandernden Welt.   simila al tero, al sia patrin'.   Por migri eksteren tra lando kaj mar'.
 
Da grüßen ihn Vögel, bekannt überm Meer,   Salutas lin sonoj konataj trans mar',   Salutas lin tie jen super la mar'
sie flogen von Fluren der Heimat hierher;   de l'hejm' alfluginta kantanta birdar';   El lia hejmlando veninta birdar';
Da duften die Blumen vertraulich um ihn,   Lin tuŝas de floroj intima odor',   Odoras hejmece ĉirkaŭe de li,
sie trieben vom Lande die Lüfte dahin.   la ventoj patrujaj alblovas ĝin for.   Peliĝas aere eĉ ĝis tie ĉi.
 
Die Vögel, die kennen sein väterlich Haus.   La birdojn li konas el sia hejmland',   La birdoj rekonas la domon de li,
Die Blumen einst pflanzt´ er der Liebe zum Strauß   la florojn li iam kolektis, amant';   La florojn li plantis pro am' tie ĉi.
Und Liebe die folgt ihm, sie geht ihm zur Hand:   kaj amo lin sekvas, sekreta mister',   La amo, ĝi sekvas lin ja ĉie ĉi,
so wird ihm zur Heimat das fernste Land.   lin faras enhejma sur fremda la ter'.   Hejmeca fariĝas la foro por li.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Justinus Kerner (*1786-09-18 -
†1862-02-21), publikigita 1809.

Tiu ĉi kanto-teksto troviĝas en
http://www.volksliederarchiv.de/text1950.html.
La kanto estas aŭdebla en
http://www.youtube.com/watch?v=nT5CaiMH3uU.
La muziknotoj troviĝas en
http://www.markomannenwiki.de/index.php?title=Wohlauf!_noch_getrunken.
Pri la verkinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Justinus_Kerner.
  Traduko de la Germana poemo "Wohl auf noch
getrunken " de Justinus Kerner (*1786-09-18
- †1862-02-21) en Esperanton de
Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 -
†1919).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Emil_Meier.
La esperantigon de tiu ĉi kanto mi,
Manfred Retzlaff, trovis en la libreto
"Internacia Kantaro", eldonita en 1922 de
la eldonejo Ferdinand Hirt u. Sohn en
Lepsiko (Leipzig), Germanio.
 
 
       
 
        Traduko de la Germana poemo "Wohl auf noch
getrunken " de Justinus Kerner (*1786-09-18
- †1862-02-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2014.