Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adela Schafer Ho Normandi' Esperanto Arg-2087-1029 2014-05-29 17:28 Manfred nur tiun forigu
Frédéric Bérat * Ma Normandie Franca 1837 Arg-2086-1029 2014-05-29 14:20 Manfred nur tiun aldonu
Tony Provencher My Normandy Angla Arg-2088-1029 2014-05-29 19:58 Manfred nur tiun forigu

Frédéric Bérat ,
My Normandy

 

Frédéric Bérat ,
Ho Normandi'

 
tradukita de Tony Provencher   tradukita de Adela Schafer
 
When far from us the Winter flies,   Ho, ĉe l' reven' de la printempo
When the world is born to hope anew,   post vintra frost' kaj malvarmec'
Under France's lovely skies,   en mia bela franca lando
When the sun returns in sweeter hue,   la suno brilas en helec'.
When Nature 'round us greener be,   Ho, kiam ĉio reverdiĝas,
When swallows homeward wing their way,   la hirundar' al Normandi'
I love to see my Normandy,   revenas, - dum ni malĝojiĝas,
The land that gave to me the light of day.   naskiĝolando kara, nur pro vi!
 
Switzerland's dales I did behold,   Mi konas Svislandeton belan
And her chalets and glaciers blue;   kun ĝia neĝomontĉenar',
I've seen Italian skies of gold,   en Italuj' ĉielon bluan,
And the gondoliers of Venice too.   Venizon kun la gondolar'.
Although these lands enchanted me,   Sed vidis landon mi nenie
I knew there was no hideaway   similan al la Normandi';
More lovely than my Normandy,   feliĉa mi nur estis tie
The land that gave to me the light of day.   ĉe vi, naakiĝolando, nur ĉe vi!
 
There comes a time, as life unfolds,   En ĉiun vivon venas horo,
That brings an end to reveries.   en kiu ĉesas la revad';
A time when must the ransomed soul   bezonas tiam ĉiu koro
Revisit cherished memories.   konsolon per la memorad'.
When time has chilled my muse and me,   Se ĉesos mia kantinspiro,
And songs of love are sung away,   mi venos tuj, ho Normandi',
I'll see again my Normandy,   al vi, pro mia korsopiro.
The land that gave to me the light of day.   Naskiĝolando kara estas vi!
 
Traduko de la Franca poemo "Ma Normandie"
de Frédéric Bérat en la Anglan de
Tony Provencher.

La kanto estas aŭdebla en
http://manormandie.snoupi.com/music.
The website of Mr. Provencher can be found
at http://tonysmusic.snoupi.com/home2.
  Traduko de la Franca poemo "Ma Normandie"
de Frédéric Bérat en Esperanton de
Adela Schafer (plumnomo: Ad. Ŝefer,
*1865-02-11).

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt u. Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis
Paul Bennemann. Pri la tradukintino vidu
la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Louisa_Frederica_Adela_Schafer.