Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Frédéric Bérat * Ma Normandie Franca 1837 Arg-2086-1029 2014-05-29 14:20 Manfred nur tiun aldonu
Adela Schafer Ho Normandi' Esperanto Arg-2087-1029 2014-05-29 17:28 Manfred nur tiun forigu
Tony Provencher My Normandy Angla Arg-2088-1029 2014-05-29 19:58 Manfred nur tiun forigu

Frédéric Bérat ,
Ho Normandi'

 

Frédéric Bérat ,
My Normandy

 
tradukita de Adela Schafer   tradukita de Tony Provencher
 
Ho, ĉe l' reven' de la printempo   When far from us the Winter flies,
post vintra frost' kaj malvarmec'   When the world is born to hope anew,
en mia bela franca lando   Under France's lovely skies,
la suno brilas en helec'.   When the sun returns in sweeter hue,
Ho, kiam ĉio reverdiĝas,   When Nature 'round us greener be,
la hirundar' al Normandi'   When swallows homeward wing their way,
revenas, - dum ni malĝojiĝas,   I love to see my Normandy,
naskiĝolando kara, nur pro vi!   The land that gave to me the light of day.
 
Mi konas Svislandeton belan   Switzerland's dales I did behold,
kun ĝia neĝomontĉenar',   And her chalets and glaciers blue;
en Italuj' ĉielon bluan,   I've seen Italian skies of gold,
Venizon kun la gondolar'.   And the gondoliers of Venice too.
Sed vidis landon mi nenie   Although these lands enchanted me,
similan al la Normandi';   I knew there was no hideaway
feliĉa mi nur estis tie   More lovely than my Normandy,
ĉe vi, naakiĝolando, nur ĉe vi!   The land that gave to me the light of day.
 
En ĉiun vivon venas horo,   There comes a time, as life unfolds,
en kiu ĉesas la revad';   That brings an end to reveries.
bezonas tiam ĉiu koro   A time when must the ransomed soul
konsolon per la memorad'.   Revisit cherished memories.
Se ĉesos mia kantinspiro,   When time has chilled my muse and me,
mi venos tuj, ho Normandi',   And songs of love are sung away,
al vi, pro mia korsopiro.   I'll see again my Normandy,
Naskiĝolando kara estas vi!   The land that gave to me the light of day.
 
Traduko de la Franca poemo "Ma Normandie"
de Frédéric Bérat en Esperanton de
Adela Schafer (plumnomo: Ad. Ŝefer,
*1865-02-11).

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt u. Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis
Paul Bennemann. Pri la tradukintino vidu
la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Louisa_Frederica_Adela_Schafer.
  Traduko de la Franca poemo "Ma Normandie"
de Frédéric Bérat en la Anglan de
Tony Provencher.

La kanto estas aŭdebla en
http://manormandie.snoupi.com/music.
The website of Mr. Provencher can be found
at http://tonysmusic.snoupi.com/home2.