Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Paul Bennemann Kara Svisujo Esperanto Arg-2085-1028 2014-06-25 17:54 Manfred nur tiun forigu
Jacques-Nicolas Goulé * La suissesse au bord du lac Franca Arg-2084-1028 2014-05-28 19:11 Manfred nur tiun forigu

Jacques-Nicolas Goulé,
La suissesse au bord du lac

 

Jacques-Nicolas Goulé,
Kara Svisujo

 
    tradukita de Paul Bennemann
 
..................................   Dolĉa odoro leviĝas el floroj,
..................................   milde la nokto klinas sin al la ter'.
..................................   Nun per plej brilaj lumoj kaj koloroj
..................................   Alpo-pintoj sin ornamas je l' versper'.
.....................   Kara Svisujo, mia hejmland'!
.....................   Ĉiam ankaŭ en malproksimo
.....................   vin gloras mia kant'.
 
..................................   Gaje promenu kun manoj interplektitaj;
..................................   dolĉe aŭdiĝu kelka frata vort'.
..................................   Kantoj eksonu! Ĉarme reĵetitaj
..................................   ili tuj revenos de la laga bord'.
.....................   Kara Svisujo, mia hejmland'!
.....................   Ĉiam ankaŭ en malproksimo
..................   vin gloras mia kant'.
 
..................................   Hela la luno jam tie supreniras,
..................................   venas al ni arĝenta ĝia bril'.
..................................   Aŭdu - de l'montoj kornosonoj tiras
..................................   nin al hejmo, al ripozo en trankvil'.
.....................   Kara Svisujo, mia hejmland'!
.....................   Ĉiam ankaŭ en malproksimo.
..................    
 
Verkinto de tiu ĉi Franca poemo estas
Jacques-Nicolas Goulé.

Indikoj pri la origina teksto kaj la
aŭtoro troviĝas en
http://www.worldcat.org/search?q=au
3AGoulé%2C+Jacques-Nicolas%2C&qt=hot_author
,
sed ne la teksto mem.
  Traduko de la Franca poemo "La suissesse
au bord du lac" de Jacques-Nicolas Goulé
en Esperanton de Paul Bennemann (*1885-03.13
- †1954).

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis
Paul Bennemann. La teksto troviĝas ankaŭ
en http://kantaro.ikso.net/kara_svisujo.