Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Agnes B. Deans Diru la historion pri Kristo nun al mi Esperanto Arg-2081-1026 2014-05-28 09:28 Manfred nur tiun forigu
Arabella Katherine Hankey * Tell me the old, old story Angla Arg-2080-1026 2014-05-28 09:48 Manfred nur tiun aldonu

Arabella Katherine Hankey,
Diru la historion pri Kristo nun al mi

 
tradukita de Agnes B. Deans
 
Diru la historion pri Kristo nun al mi;
Rakontu plene ĉion pri lia am' por ni.
Kvazaŭ al juninfano rakontu simple ĝin—
Anima la malsano jam ellacigis min.
Karan la historion, karan la historion,
Karan la historion rakontu nun al mi.
 
Klare kaj malrapide vi komprenigu min
Pri Dia elaĉeto por senpekigi nin,
Por ke la scio bena restadu en memor':
La roso frumatena tagmeze pasas for.
Karan la historion, karan la historion,
Karan la historion rakontu nun al mi.
 
Pri la Animsavinto solene diru vi;
Mi estas la pekinto por kiu mortis li.
Ĉiam pri li parolu kun amo kaj fervor',
Kaj tiel min konsolu, se premas min dolor'.
Karan la historion, karan la historion,
Karan la historion rakontu nun al mi.
 
Diru la saman veron, se iam timos vi,
Ke vantan mondprosperon tro kare gajnas mi.
Kiam, en la horo, Jordano frontos min,
Mi aŭdu en la gloro: "Jesuo savas vin".
Karan la historion, karan la historion,
Karan la historion rakontu nun.
 
Traduko de la Angla poemo "Tell me the
old, old story" de Arabella Katherine
Hankey (*1834 - †1911) en Esperanton
de Agnes B. Deans.