Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adela Schafer Sen la karul' Esperanto Arg-2078-1025 2014-05-28 13:34 Manfred nur tiun forigu
Caroline Keppel * Robin Adair Angla Arg-2077-1025 2014-05-27 15:55 Manfred nur tiun aldonu
Wilhelm Gerhard Treu und herzinniglich Germana 1826 Arg-2079-1025 2014-05-27 15:42 Manfred nur tiun aldonu

Caroline Keppel,
Sen la karul'

 
tradukita de Adela Schafer
 
Ĉio tedegas min -
forestas li!
Ĉio malplaĉas nun
sen simpati'.
 
Ĝojo kaj feliĉec'
forflugis pro tedec';
ho, mi ploregas nun
sen la karul'.
 
Ĝaje moviĝis mi
en la dancad';
kun li koncervesper'
estis ĝuad'.
 
Sed post la ekforir'
regadis min dezir',
kaj sopiradis mi
al la karul'.
 
Min, kruelulo , nun
ne amas vi!
Kial forflugis jam
korsimpati'?
 
Lin eĉ en malesper'
nur amas mi sur ter',
kaj restas kun mizer'
sen la karul'.
 
Traduko de la Angla poemo "Robin Adair"
de Caroline Keppel (*1734 - †1769)
en Esperanton de Adela Schafer.

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio, sur la paĝo 50 kaj 51. La
kantojn kolektis kaj eldonis Paul Bennemann.
Tie estas, verŝajne erare, indikite, ke
la origina angla-lingva teksto estas
verkita de la skota poeto Robert Burns.