Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Robert Burns * Ye banks and braes o' bonnie Doon Scottish Arg-2075-1024 2014-05-24 14:23 Manfred nur tiun aldonu
Agnes B. Deans Vi bordoj de la bela Dun' Esperanto Arg-2076-1024 2014-06-02 07:40 Manfred nur tiun forigu

Robert Burns,
Vi bordoj de la bela Dun'

 
tradukita de Agnes B. Deans
 
Vi bordoj de la bela Dun',
ho, kiel povas flori vi?
Ho, kial kantas vi, birdar',
dum zorgoplena estas mi?
 
Trilanta birdo de l' arbar'.
Komencas krevi mia kor';
aŭdante vin, memoras mi
pir ĝojoj jam pasintaj for.
 
Mi ofte, ho belega Dun',
senzorge vagis apud vi;
pri amo kantis ĉiu bird',
kaj same ĝoje kantis mi.
 
Kun koro ĝoja for de l' arb'
rozeton dolĉan prenis mi;
aminto mia ŝtelis ĝin,
sed akran dornon lasis li.
 
Traduko de la Scottish poemo "Ye banks
and braes o' bonnie Doon" de Robert Burns
(*1759-01-25 - †1796-07-21) en
Esperanton de Agnes B. Deans.

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis
Paul Bennemann. Vidu ankaŭ:
http://www.reocities.com/lilandr/ka
toj/popolaj/skotaj/ViBordojDeLaBelaDun1.htm
.
La muziknotoj de la kantoj troveblas en
http://books.google.de/books?id=bvy
s1UxGBUC&pg=PA591&lpg=PA591&dq=Robin+Ada
r+Robert+Burns&source=bl&ots=iUqYPvA3na&
ig=GzREVUt2liw_lm6uNXidZEC6Xqk&hl=de&sa=
&ei=MXKEU6GhMaiA4gTBz4CYAw&redir_esc=y#v=onepage&q=Robin
Adair Robert Burns&f=false
, sur paĝo
442.