Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun aldonu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun aldonu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Dornrozeto

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Knab' rozeton vidis li

 
tradukita de Kálmán Kalocsay   tradukita de Joachim Gießner
 
Vidis knab': Jen, juna flor'!   Knab’ rozeton vidis li;
Rozujet' kampara!   erikeja floro.
Bela, kiel la aŭror'!   Juna, bela estis ĝi.
Li alkuris ĝoje por   Por admiri kuris li
Vidi, kiel kara!   ĝoje kun adoro.
Rozo, rozo, ruĝa roz',   Rozo, rozo, ruĝa roz’,
Rozujet' kampara.   erikeja floro.
 
Diris knab': Mi volas vin,   Diris knab’: „Mi rompos vin,
Rozujet' kampara.   vi rozeta floro“.
Diris roz': Mi boras vin,   Diris roz’: „Mi pikos vin,
Ĉiam vi memoras min,   ke vi ne forgesos min,
Pro l' dolor' amara.   premas min doloro.“.
Rozo, rozo, ruĝa roz',   Rozo, rozo, ruĝa roz’,
Rozujet' kampara.   erikeja floro.
 
Knabo rozon ŝiris do   Knab’ sovaĝa rompis ĝin;
De l' rozuj' kampara,   erikeja floro.
Ĝi, defende, pikis tro!   Rozo ja defendis sin
Sed ne helpis ve kaj ho   kaj sufere pikis lin,
Kontraŭ vol' barbara.   ne utilis ploro.
Rozo, rozo, ruĝa roz',   Rozo, rozo, ruĝa roz’,
Rozujet' kampara.   erikeja floro.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas interalie
en http://egalite.hu/kalocsay/eterna/dornrozeto.htm.
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi kanto-traduko troviĝas en
http://arkivo.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.