Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun aldonu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun forigu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Rozeto en herbejo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Knab' rozeton vidis li

 
tradukita de Gotthilf Sellin   tradukita de Joachim Gießner
 
Knab' rozeton vidis li,   Knab’ rozeton vidis li;
Vidis en herbejo;   erikeja floro.
Estis juna, bela ĝi,   Juna, bela estis ĝi.
Por ĝin vidi kuris li,   Por admiri kuris li
Vidis kun ĝojego.   ĝoje kun adoro.
Roz', rozeto, ruĝa roz',   Rozo, rozo, ruĝa roz’,
Rozo en herbejo.   erikeja floro.
 
Diris knab': mi rompos vin,   Diris knab’: „Mi rompos vin,
Rozon en herbejo,   vi rozeta floro“.
Diris roz': mi pikos vin,   Diris roz’: „Mi pikos vin,
Ĉiam vi memoros min,   ke vi ne forgesos min,
Mi ne ĝin permesos.   premas min doloro.“.
Roz', rozeto, ruĝa roz',   Rozo, rozo, ruĝa roz’,
Rozo en herbejo.   erikeja floro.
 
Knab' sovaĝa rompis ĝin,   Knab’ sovaĝa rompis ĝin;
Rozon en herbejo;   erikeja floro.
Kvankam roz' defendis sin,   Rozo ja defendis sin
En koler' ĝi pikis lin,   kaj sufere pikis lin,
Tamen morti devis.   ne utilis ploro.
Roz', rozeto, ruĝa roz',   Rozo, rozo, ruĝa roz’,
Rozo en herbejo.   erikeja floro.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Gotthilf Sellin (*1844-05-18 -
†1921-10-09).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://kantaro.ikso.net/rozeto_en_herbejo.
Tie oni povas aŭdi ankaŭ la melodion.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Gotthilf_Sellin.
  Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi kanto-traduko troviĝas en
http://arkivo.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.