Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay Dornrozeto Esperanto Arg-2226-1022 2014-12-16 16:56 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Heidenröslein Germana Arg-2069-1022 2014-05-23 13:04 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Knab' rozeton vidis li Esperanto Arg-2225-1022 2014-12-16 16:29 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La rozeto Esperanto Arg-2070-1022 2014-05-23 12:25 Manfred nur tiun aldonu
Gotthilf Sellin Rozeto en herbejo Esperanto Arg-2071-1022 2014-12-16 16:00 Manfred nur tiun aldonu
Konrad Matheus Roz' sur erikejo Esperanto Arg-2227-1022 2014-12-17 13:24 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Dornrozeto

 
tradukita de Kálmán Kalocsay
 
Vidis knab': Jen, juna flor'!
Rozujet' kampara!
Bela, kiel la aŭror'!
Li alkuris ĝoje por
Vidi, kiel kara!
Rozo, rozo, ruĝa roz',
Rozujet' kampara.
 
Diris knab': Mi volas vin,
Rozujet' kampara.
Diris roz': Mi boras vin,
Ĉiam vi memoras min,
Pro l' dolor' amara.
Rozo, rozo, ruĝa roz',
Rozujet' kampara.
 
Knabo rozon ŝiris do
De l' rozuj' kampara,
Ĝi, defende, pikis tro!
Sed ne helpis ve kaj ho
Kontraŭ vol' barbara.
Rozo, rozo, ruĝa roz',
Rozujet' kampara.
 
Traduko de la Germana poemo "Heidenröslein"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas interalie
en http://egalite.hu/kalocsay/eterna/dornrozeto.htm.