Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adam Mickiewicz * Czaty Pola Arg-2066-1021 2014-05-23 10:35 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La vojevodo Esperanto Arg-2067-1021 2014-05-23 10:40 Manfred nur tiun forigu

Adam Mickiewicz,
La vojevodo

 
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
En vespero somera vojevodo kolera
Al la hejma kastelo rapidas;
Al la lito edzina kun teruro senfina
Li alvenas, – neniun li vidas.
 
En doloro brulanta kaj per mano tremanta
Sian grizan lipharon li prenis,
De la lito foriris, la manikojn retiris
Kaj ektondris – kozako alvenis.
 
« Kial, best' abomena, mia pordo ĝardena
Restas nokte sen hundo, sen gardo?
Prenu tuj mian sakon kaj pafilon kozakan
Kaj silente min sekvu, bastardo! »
 
Kun pafil' en la mano al ĝardena altano
Ili ambaŭ sen bru' alŝteliĝas.
Sur la benka herbaĵo ia lumas blankaĵo :
En tolaĵo virino vidiĝas.
 
Unu manon levinte, la okulojn kovrinte,
Per la dua forpuŝi ŝi penis
Unu viron petantan, surgenue starantan,
Kiu nun en la brakoj ŝin tenis.
 
Kaj en flama fervoro li parolis : « Ho, koro,
Ĉu jam ĉio por ĉiam perdita?
Eĉ la premoj de l' mano per la mon' de l' tirano
Ĉiuj estas jam foraĉetitaj?
 
Mi vin tiel amadis, por vi tiel bruladis, –
Malproksime nun plori mi devas;
Li ne amis, ne ploris, nur per mon' eksonoris, –
Kaj li ĉion por ĉiam ricevas.
 
Sur la brusto anĝela lia kapo malbela
En dorloto de nun ripozados,
De la roza buŝeto, de la ruĝa vangeto,
Li ĉielan feliĉon suĉados.
 
Sur ĉevalo fidela, en vetero kruela,
Mi rapidas al mia anĝelo –
Por sopire foriri kaj al vi nur deziri
Bonan nokton en lia kastelo . . . »
 
Ŝi silentas senmove; li komencas denove
Sian plendon kun petoj kaj ploro,
Ĝis, la brakojn lasinte, la konscion perdinte,
Ŝi defalis al li al la koro.
 
En l'arbaĵo silente, aŭskultante atente,
Staras ambaŭ gardantoj kovritaj,
Ili staras genue, en la manoj senbrue
La pafiloj ektremis ŝargitaj.
 
« Estro »! diris kozako, « ia stranga atako
Al mi ligas subite la manon;
Brulan sentis mi larmon kaj skuantan malvarmon,
Kiam tuŝi mi volis la ĉanon. »
 
– « Pesto! mi vin jam skuos, mi vin plori instruos!
Jen saketo kun pulvo : sen vorto
Vi preparos, vi pafos, kaj se ŝin vi ne trafos.
Mi edzigos vin mem kun la morto.
 
« Supren, dekstren, senskue! Mi ekpafos, – l'unue
De l' amanto diskrevu la koro. »
La servanto ektiris, kaj la kuglo eniris
En la frunton de . . . lia sinjoro.
 
Traduko de la Pola poemo "Czaty" de Adam
Mickiewicz (Adamo Mickjeviĉo, *1789 -
†1855) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiu ĉi Zamenhofa poem-traduko troviĝas
en http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php.