Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Vasilij Devjatnin Garantio Esperanto Arg-2058-1016 2014-05-20 13:25 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Schiller * Die Bürgschaft Germana Arg-2057-1016 2014-05-20 13:28 Manfred nur tiun aldonu

Friedrich Schiller,
Garantio

 
tradukita de Vasilij Devjatnin
 
Damon' unu fojon mallaŭte trairis
Kun akra tranĉilo sub bask' al tirano –
Al Dionizio, – sed unu gardano
Lin kaptis subite. Tiran' al li diris :
« Pro kio vi al mi, fripono, aliris? »
– Mi sanktan promeson ekvolis plenumi . . . –
« Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi! »
 
– Jam longe mi estas al mort' pretigita,
Kaj, kredu, ne diros mi eĉ unu vorton
Pro mia pardono, ĉar havas mi forton,
Por morti sur kruco; sed se inklinita
Vi estas al bono, – ho, estu donita
Al mi kelka tempo, por fraton edzigi, –
Ĉe vi do mi povas amikon restigi. –
 
Kruele ekbrulis tirana rigardo,
Kaj diris li post la silento momenta :
« Tre bone, kun tio mi estas konsenta;
Sed tamen memoru vi tion, bastardo,
Ke vian amikon mi tenos sub gardo
Ne pli, ol tri tagoj, – kaj poste li mortos,
Al vi li per tio pardonon alportos. »
 
Al sia amiko Damono alvenis
Kaj diras : « tiran' min aljuĝis krucumi,
Ĉar volis mi sanktan promeson plenumi . . .
Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis,
Por fraton edzigi . . . » kaj li ĉirkaŭprenis
Amikon kaj petas : « ho, restu, kurulo,
Vi por garantio ĉe malbonegulo! »
 
Amiko volonte konsentis kaj restis
En malliberejo li por garantio,
Kaj tuj liberigis Damonon per tio . . .
Damono edziĝon de frato forfestis,
En tria mateno tre frue sin vestis
Kaj vojon rapidas, malfrui timante
Kaj ĉiam pri sia amiko pensante . . .
 
Subite tre forta ventego fariĝis,
Kaj tondro kaj fulmo kaj granda pluvego;
Pli forte, pli brue koleras ventego, –
Kaj jen riveretoj de mont' ekruliĝis,
Riveron plenigis, kaj ĝi ekondiĝis . . .
Damono al ponto rapidas de monto
Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto.
 
Li vagas sub pluvo sur bord' de rivero,
Kaj tre malproksime li vidas dometon;
Li krias, li vokas, li petas ŝipeton :
Sed vane, – neniu ĉar kun malespero
Ekvolis batali kun brua rivero . . .
Kaj baldaŭ rivero jam aliformiĝis :
Ĝi tute je maro simila fariĝis.
 
Kaj jen lian koron plenigis doloro,
Li ploras, antaŭen li manojn etendas,
Kaj preĝon varmegan al Zeŭso li sendas :
« Kompatu! » li petas kun granda fervoro –
« Kaj min ekrigardu kun dia favoro!
Se al Sirakuzoj vi min ne alportos,
Ho! . . mia amiko senkulpe ja mortos! »
 
Sed vane kompaton de Zeŭso li petas :
Ventego kaj ondoj kaj pluv' ne ĉesiĝas.
Sed ĉiam plifortaj, teruraj fariĝas, –
Kaj tempo forpasas . . . Damono formetas
De si sian veston, kuraĝe sin ĵetas
En bruan riveron kaj naĝas, tranĉante
Per brusto nur ondon, kun mort' batalante.
 
Kaj jen li sur bordo jam estas, – elŝiris
Sin tute el brakoj teruraj de morto,
Kun granda dankem' al favoro de sorto,
Rapidas li plu . . . Sed subite eliris
El granda arbaro rabistoj. Aliris
Al ili Damono, – kaj ili malpace
Ĉirkaŭas lin tute, rigardas minace.
 
« Ho, kion vi volas, krimuloj? li diris :
Ankoraŭ ne scias, friponoj, vi tion,
Ke mi, nur krom vivo, jam havas nenion!
Sed vivo – ne mia! » Kaj tuj li aliris
Al ili, bastonon de unu elŝiris,
Per ĝi li eksvingis, kaj tri li mortigis,
Aliajn do ĉiujn facile forigis.
 
Sed suno post pluvo varmege bruligis
Migranton, kaj tute li perdis jam forton;
Kun granda teruro atendis li morton, –
Kaj preĝis li Zeŭson : « vi min liberigis
El ondoj bruegaj, de mi vi forigis
Rabistojn, – ĉu tie ĉi devas suferi
Mi vane kaj morti, amikon oferi?! . . . »
 
Subite li aŭdas, kvazaŭ murmuretas
Ne tre malproksime malgranda rivero!
Rapide sin turnas al ĝi kun espero
Damono – kaj vidas, ke fonto fluetas.
Al ĝi superforte li tuj alvagetas,
Soifon brulegan kun ĝoj' kvietigas
Kaj korpon malsanan en ĝi li freŝigas.
 
Jam suno varmega majeste subiras
Kaj ombroj tre longaj kuŝiĝas sur tero :
Tre baldaŭ jam venos trankvila vespero.
Sur vojo al urb' du migrantoj jen iras,
Damono do ilin en voj' preteriras.
Migrantoj parolas, Damono aŭskultas
Kaj aŭdas : « lin oni jam nun ekzekutas! »
 
Tumulto piedojn al li flugiligas,
En lia animo – senfinaj teruroj . . . .
Kaj jen Sirakuzoj ! Nur suprojn de turoj
Malalta jam suno facile origas :
Jam estas vespero! . . kaj li rapidigas
Ankoraŭ pli paŝojn, – kaj vidas – en strato
Renkontas lin lia servant' Filostrato.
 
– Revenu, ĉar ĉio jam estas finita! –
Li diris malgaje : en urbon ne iru,
Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru!
Li estas jam al ekzekuto metita.
Li kredis sen fin', ke li estos trompita
Neniam de sia amik', kaj nenio
Lin povis devigi ne kredi je tio. –
 
« Ho, se jam malfrui al mi estas sorto,
Kaj se mi ne povas de mort' liberigi
Amikon, – mi devas min ankaŭ mortigi :
Tirano ne diru, ke kuris de morto
Mi nur dank' al mia anima malforto!
Al vi mian vivon volonte mi cedas,
Sed sciu, ke homoj kaj amas kaj kredas! »
 
Vespere Damon' Sirakuzojn eniras
Kaj vidas, ke kruco sur placo jam staras,
Kaj oni jam tute amikon preparas,
Por lin ekzekuti . . . Kun forto traŝiras
Amason popolan Damono kaj diras :
« Mi morton deziris de Dionizio, –
Mi estas krimulo, li – nur garantio !
 
En granda mirego popol' silentiĝis . . . .
En ĝojo amikoj sin tuj ĉirkaŭprenas
Kaj ploras, – pri kio – neniu komprenas,
Sed larmoj el ĉiuj okuloj ruliĝis . . . .
Minaca tirano pri ĉio sciiĝis;
Li je amikeco ilia tre miras
Kaj verajn amikojn li vidi deziras.
 
Kaj jen ili venas. Kun vido afabla
Tirano renkontas amikojn kaj diras :
« Vi venkis min tute, je vi mi tre miras!
Mi estas ankoraŭ por amo kapabla,
Kaj se mi ne estas al vi malagrabla,
Permesu al mi, ke en ligo mi via,
Amikoj varmegaj, por vi estu tria! . . . »
 
Traduko de la Germana poemo "Die Bürgschaft"
de Friedrich Schiller (Frederiko Ŝilero,
*1759 - †1805) en Esperanton de
Vasilij Devjatnin (*1862 - †1938).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vasilij_Devjatnin.
La poem-esperantigo troviĝas en
http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php.