Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Friedrich Schiller * Die Bürgschaft Germana Arg-2057-1016 2014-05-20 13:28 Manfred nur tiun forigu
Vasilij Devjatnin Garantio Esperanto Arg-2058-1016 2014-05-20 13:25 Manfred nur tiun forigu

Friedrich Schiller,
Die Bürgschaft

 

Friedrich Schiller,
Garantio

 
    tradukita de Vasilij Devjatnin
 
Zu Dionys, dem Tyrannen, schlich   Damon' unu fojon mallaŭte trairis
Damon, den Dolch im Gewande:   Kun akra tranĉilo sub bask' al tirano –
Ihn schlugen die Häscher in Bande,   Al Dionizio, – sed unu gardano
"Was wolltest du mit dem Dolche? sprich!"   Lin kaptis subite. Tiran' al li diris :
Entgegnet ihm finster der Wüterich.   « Pro kio vi al mi, fripono, aliris? »
"Die Stadt vom Tyrannen befreien!"   – Mi sanktan promeson ekvolis plenumi . . . –
"Das sollst du am Kreuze bereuen."   « Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi! »
 
"Ich bin", spricht jener, "zu sterben bereit   – Jam longe mi estas al mort' pretigita,
Und bitte nicht um mein Leben:   Kaj, kredu, ne diros mi eĉ unu vorton
Doch willst du Gnade mir geben,   Pro mia pardono, ĉar havas mi forton,
Ich flehe dich um drei Tage Zeit,   Por morti sur kruco; sed se inklinita
Bis ich die Schwester dem Gatten gefreit;   Vi estas al bono, – ho, estu donita
Ich lasse den Freund dir als Bürgen,   Al mi kelka tempo, por fraton edzigi, –
Ihn magst du, entrinn' ich, erwürgen."   Ĉe vi do mi povas amikon restigi. –
 
Da lächelt der König mit arger List   Kruele ekbrulis tirana rigardo,
Und spricht nach kurzem Bedenken:   Kaj diris li post la silento momenta :
"Drei Tage will ich dir schenken;   « Tre bone, kun tio mi estas konsenta;
Doch wisse, wenn sie verstrichen, die Frist,   Sed tamen memoru vi tion, bastardo,
Eh' du zurück mir gegeben bist,   Ke vian amikon mi tenos sub gardo
So muß er statt deiner erblassen,   Ne pli, ol tri tagoj, – kaj poste li mortos,
Doch dir ist die Strafe erlassen."   Al vi li per tio pardonon alportos. »
 
Und er kommt zum Freunde: "Der König gebeut,   Al sia amiko Damono alvenis
Daß ich am Kreuz mit dem Leben   Kaj diras : « tiran' min aljuĝis krucumi,
Bezahle das frevelnde Streben.   Ĉar volis mi sanktan promeson plenumi . . .
Doch will er mir gönnen drei Tage Zeit,   Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis,
Bis ich die Schwester dem Gatten gefreit;   Por fraton edzigi . . . » kaj li ĉirkaŭprenis
So bleib du dem König zum Pfande,   Amikon kaj petas : « ho, restu, kurulo,
Bis ich komme zu lösen die Bande."   Vi por garantio ĉe malbonegulo! »
 
Und schweigend umarmt ihn der treue Freund   Amiko volonte konsentis kaj restis
Und liefert sich aus dem Tyrannen;   En malliberejo li por garantio,
Der andere ziehet von dannen.   Kaj tuj liberigis Damonon per tio . . .
Und ehe das dritte Morgenrot scheint,   Damono edziĝon de frato forfestis,
Hat er schnell mit dem Gatten die Schwester vereint,   En tria mateno tre frue sin vestis
Eilt heim mit sorgender Seele,   Kaj vojon rapidas, malfrui timante
Damit er die Frist nicht verfehle.   Kaj ĉiam pri sia amiko pensante . . .
 
Da gießt unendlicher Regen herab,   Subite tre forta ventego fariĝis,
Von den Bergen stürzen die Quellen,   Kaj tondro kaj fulmo kaj granda pluvego;
Und die Bäche, die Ströme schwellen.   Pli forte, pli brue koleras ventego, –
Und er kommt ans Ufer mit wanderndem Stab,   Kaj jen riveretoj de mont' ekruliĝis,
Da reißet die Brücke der Strudel hinab,   Riveron plenigis, kaj ĝi ekondiĝis . . .
Und donnernd sprengen die Wogen   Damono al ponto rapidas de monto
Des Gewölbes krachenden Bogen.   Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto.
 
Und trostlos irrt er an Ufers Rand:   Li vagas sub pluvo sur bord' de rivero,
Wie weit er auch spähet und blicket   Kaj tre malproksime li vidas dometon;
Und die Stimme, die rufende, schicket.   Li krias, li vokas, li petas ŝipeton :
Da stößet kein Nachen vom sichern Strand,   Sed vane, – neniu ĉar kun malespero
Der ihn setze an das gewünschte Land,   Ekvolis batali kun brua rivero . . .
Kein Schiffer lenket die Fähre,   Kaj baldaŭ rivero jam aliformiĝis :
Und der wilde Strom wird zum Meere.   Ĝi tute je maro simila fariĝis.
 
Da sinkt er ans Ufer und weint und fleht,   Kaj jen lian koron plenigis doloro,
Die Hände zum Zeus erhoben:   Li ploras, antaŭen li manojn etendas,
"O hemme des Stromes Toben!   Kaj preĝon varmegan al Zeŭso li sendas :
Es eilen die Stunden, im Mittag steht   « Kompatu! » li petas kun granda fervoro –
Die Sonne, und wenn sie niedergeht   « Kaj min ekrigardu kun dia favoro!
Und ich kann die Stadt nicht erreichen,   Se al Sirakuzoj vi min ne alportos,
So muß der Freund mir erbleichen."   Ho! . . mia amiko senkulpe ja mortos! »
 
Doch wachsend erneut sich des Stromes Wut,   Sed vane kompaton de Zeŭso li petas :
Und Welle auf Welle zerrinnet,   Ventego kaj ondoj kaj pluv' ne ĉesiĝas.
Und Stunde an Stunde entrinnet.   Sed ĉiam plifortaj, teruraj fariĝas, –
Da treibt ihn die Angst, da faßt er sich Mut   Kaj tempo forpasas . . . Damono formetas
Und wirft sich hinein in die brausende Flut   De si sian veston, kuraĝe sin ĵetas
Und teilt mit gewaltigen Armen   En bruan riveron kaj naĝas, tranĉante
Den Strom, und ein Gott hat Erbarmen.   Per brusto nur ondon, kun mort' batalante.
 
Und gewinnt das Ufer und eilet fort   Kaj jen li sur bordo jam estas, – elŝiris
Und danket dem rettenden Gotte;   Sin tute el brakoj teruraj de morto,
Da stürzet die raubende Rotte   Kun granda dankem' al favoro de sorto,
Hervor aus des Waldes nächtlichem Ort,   Rapidas li plu . . . Sed subite eliris
Den Pfad ihm sperrend, und schnaubet Mord   El granda arbaro rabistoj. Aliris
Und hemmet des Wanderers Eile   Al ili Damono, – kaj ili malpace
Mit drohend geschwungener Keule.   Ĉirkaŭas lin tute, rigardas minace.
 
"Was wollt ihr?" ruft er vor Schrecken bleich,   « Ho, kion vi volas, krimuloj? li diris :
"Ich habe nichts als mein Leben,   Ankoraŭ ne scias, friponoj, vi tion,
Das muß ich dem Könige geben!"   Ke mi, nur krom vivo, jam havas nenion!
Und entreißt die Keule dem nächsten gleich:   Sed vivo – ne mia! » Kaj tuj li aliris
"Um des Freundes willen erbarmet euch!"   Al ili, bastonon de unu elŝiris,
Und drei mit gewaltigen Streichen   Per ĝi li eksvingis, kaj tri li mortigis,
Erlegt er, die andern entweichen.   Aliajn do ĉiujn facile forigis.
 
Und die Sonne versendet glühenden Brand,   Sed suno post pluvo varmege bruligis
Und von der unendlichen Mühe   Migranton, kaj tute li perdis jam forton;
Ermattet sinken die Kniee.   Kun granda teruro atendis li morton, –
"O hast du mich gnädig aus Räubershand,   Kaj preĝis li Zeŭson : « vi min liberigis
Aus dem Strom mich gerettet ans heilige Land,   El ondoj bruegaj, de mi vi forigis
Und soll hier verschmachtend verderben,   Rabistojn, – ĉu tie ĉi devas suferi
Und der Freund mir, der liebende, sterben!"   Mi vane kaj morti, amikon oferi?! . . . »
 
Und horch! da sprudelt es silberhell,   Subite li aŭdas, kvazaŭ murmuretas
Ganz nahe, wie rieselndes Rauschen,   Ne tre malproksime malgranda rivero!
Und stille hält er, zu lauschen;   Rapide sin turnas al ĝi kun espero
Und sieh, aus dem Felsen, geschwätzig, schnell,   Damono – kaj vidas, ke fonto fluetas.
Springt murmelnd hervor ein lebendiger Quell,   Al ĝi superforte li tuj alvagetas,
Und freudig bückt er sich nieder   Soifon brulegan kun ĝoj' kvietigas
Und erfrischet die brennenden Glieder.   Kaj korpon malsanan en ĝi li freŝigas.
 
Und die Sonne blickt durch der Zweige Grün   Jam suno varmega majeste subiras
Und malt auf den glänzenden Matten   Kaj ombroj tre longaj kuŝiĝas sur tero :
Der Bäume gigantische Schatten;   Tre baldaŭ jam venos trankvila vespero.
Und zwei Wanderer sieht er die Straße ziehn,   Sur vojo al urb' du migrantoj jen iras,
Will eilenden Laufes vorüber fliehn,   Damono do ilin en voj' preteriras.
Da hört er die Worte sie sagen:   Migrantoj parolas, Damono aŭskultas
"Jetzt wird er ans Kreuz geschlagen."   Kaj aŭdas : « lin oni jam nun ekzekutas! »
 
Und die Angst beflügelt den eilenden Fuß,   Tumulto piedojn al li flugiligas,
Ihn jagen der Sorge Qualen;   En lia animo – senfinaj teruroj . . . .
Da schimmern in Abendrots Strahlen   Kaj jen Sirakuzoj ! Nur suprojn de turoj
Von ferne die Zinnen von Syrakus,   Malalta jam suno facile origas :
Und entgegen kommt ihm Philostratus,   Jam estas vespero! . . kaj li rapidigas
Des Hauses redlicher Hüter,   Ankoraŭ pli paŝojn, – kaj vidas – en strato
Der erkennet entsetzt den Gebieter:   Renkontas lin lia servant' Filostrato.
 
"Zurück! du rettest den Freund nicht mehr,   – Revenu, ĉar ĉio jam estas finita! –
So rette das eigene Leben!   Li diris malgaje : en urbon ne iru,
Den Tod erleidet er eben.   Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru!
Von Stunde zu Stunde gewartet' er   Li estas jam al ekzekuto metita.
Mit hoffender Seele der Wiederkehr,   Li kredis sen fin', ke li estos trompita
Ihm konnte den mutigen Glauben   Neniam de sia amik', kaj nenio
Der Hohn des Tyrannen nicht rauben."   Lin povis devigi ne kredi je tio. –
 
"Und ist es zu spät, und kann ich ihm nicht,   « Ho, se jam malfrui al mi estas sorto,
Ein Retter, willkommen erscheinen,   Kaj se mi ne povas de mort' liberigi
So soll mich der Tod ihm vereinen.   Amikon, – mi devas min ankaŭ mortigi :
Des rühme der blut'ge Tyrann sich nicht,   Tirano ne diru, ke kuris de morto
Daß der Freund dem Freunde gebrochen die Pflicht,   Mi nur dank' al mia anima malforto!
Er schlachte der Opfer zweie   Al vi mian vivon volonte mi cedas,
Und glaube an Liebe und Treue!"   Sed sciu, ke homoj kaj amas kaj kredas! »
 
Und die Sonne geht unter, da steht er am Tor,   Vespere Damon' Sirakuzojn eniras
Und sieht das Kreuz schon erhöhet,   Kaj vidas, ke kruco sur placo jam staras,
Das die Menge gaffend umstehet;   Kaj oni jam tute amikon preparas,
An dem Seile schon zieht man den Freund empor,   Por lin ekzekuti . . . Kun forto traŝiras
Da zertrennt er gewaltig den dichten Chor:   Amason popolan Damono kaj diras :
"Mich, Henker", ruft er, "erwürget!   « Mi morton deziris de Dionizio, –
Da bin ich, für den er gebürget!"   Mi estas krimulo, li – nur garantio !
 
Und Erstaunen ergreifet das Volk umher,   En granda mirego popol' silentiĝis . . . .
In den Armen liegen sich beide   En ĝojo amikoj sin tuj ĉirkaŭprenas
Und weinen vor Schmerzen und Freude.   Kaj ploras, – pri kio – neniu komprenas,
Da sieht man kein Auge tränenleer,   Sed larmoj el ĉiuj okuloj ruliĝis . . . .
Und zum Könige bringt man die Wundermär';   Minaca tirano pri ĉio sciiĝis;
Der fühlt ein menschliches Rühren,   Li je amikeco ilia tre miras
Läßt schnell vor den Thron sie führen,   Kaj verajn amikojn li vidi deziras.
 
Und blicket sie lange verwundert an.   Kaj jen ili venas. Kun vido afabla
Drauf spricht er: "Es ist euch gelungen,   Tirano renkontas amikojn kaj diras :
Ihr habt das Herz mir bezwungen;   « Vi venkis min tute, je vi mi tre miras!
Und die Treue, sie ist doch kein leerer Wahn -   Mi estas ankoraŭ por amo kapabla,
So nehmet auch mich zum Genossen an:   Kaj se mi ne estas al vi malagrabla,
Ich sei, gewährt mir die Bitte,   Permesu al mi, ke en ligo mi via,
In eurem Bunde der Dritte!"   Amikoj varmegaj, por vi estu tria! . . . »
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Friedrich Schiller (Frederiko Ŝilero,
*1759 - †1805).

Pri la poeto Friedrich Schiller vidu la
retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Friedrich_Schiller.
Pri la poemo vidu la retejon
http://www.kombu.de/buergsch.htm.
  Traduko de la Germana poemo "Die Bürgschaft"
de Friedrich Schiller (Frederiko Ŝilero,
*1759 - †1805) en Esperanton de
Vasilij Devjatnin (*1862 - †1938).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vasilij_Devjatnin.
La poem-esperantigo troviĝas en
http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php.