Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Vasilij Devjatnin Espero Esperanto Arg-2056-1015 2014-05-20 12:14 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Schiller * Hoffnung Germana Arg-2055-1015 2014-05-20 13:26 Manfred nur tiun aldonu

Friedrich Schiller,
Espero

 
tradukita de Vasilij Devjatnin
 
Tre multe homar' kun espero en koro
Pri vivo estonta parolas,
Kaj ĉiam al celo feliĉa kaj ora
Aliri plej baldaŭ ĝi volas.
Jen mondo ekvelkas, jen ree disfloras, –
Sed homo esperon senĉese adoras.
 
Espero kun li sen-aparte vivadas;
Ĝi knabon dorlotas, junulon
Per sorĉa radio ĝi gaje logadas,
Konsolas ĉe tomb' maljunulon :
Li tre lacigita per vojo de tero,
Foriras en tombon kun dolĉa espero.
 
Ho, ne! ĝi ne estas elpenso malvera,
Per revoj malsaĝaj naskita!
Ni scias, ni sentas kun kredo sincera,
Ke estos esper' plenumita.
Kaj tiu ĉi sento ĉu estas kapabla
Nin trompi en nia revaĵo agrabla?
 
Traduko de la Germana poemo "Hoffnung" de
Friedrich Schiller (Frederiko Ŝilero,
*1759 - †1805) en Esperanton de
Vasilij Devjatnin (*1862 - †1938).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vasilij_Devjatnin.
La poem-esperantigo troviĝas en
http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php.