Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski Funebre kovras la krepusko valon Esperanto Arg-2054-1014 2014-05-19 22:51 Manfred nur tiun forigu
Richard Wagner * O du mein holder Abendstern Germana Arg-2053-1014 2014-05-19 22:55 Manfred nur tiun forigu

Richard Wagner,
Funebre kovras la krepusko valon

 

Richard Wagner,
O du mein holder Abendstern

 
tradukita de Antoni Grabowski    
 
Ario el la opero "Tannhäuser"   Arie aus der Oper "Tannhäuser"
 
Funebre kovras la krepusko valon,   Wie Todesahnung Dämm rung deckt die Lande,
etendas nokto nigran la vualon.   umhüllt das Tal mit schwärzlichem Gewande;
Deziras supren flugi la anim',   der Seele, die nach jenen Höhn verlangt,
sed tenas ĝin de nokt-teruroj tim'.   vor ihrem Flug durch Nacht und Grausen bangt.
Jen vi aperas , stelo la plej kara!   Da scheinest du, o lieblichster der Sterne,
De malproksimo fluas lumo klara,   dein Sanftes Licht entsendest du der Ferne;
disigas ombron ĉarma la radi',   die nächt'ge Dämm rung teilt dein lieber Strahl,
amike montras la vojon al mi.   und freundlich zeigst du den Weg aus dem Tal.
Ravite, ho vespera stel',   O du, mein holder Abendstern,
mi vin salutas sur ĉiel';   wohl grüsst' ich immer dich so gern:
kaj de fidela mia kor'   vom Herzen, das sie nie verriet,
ŝin vi salutu en tiu hor',   grüsse sie, wenn sie vorbei dir zieht,
kiam ŝi flugos de la tero   wenn sie entschwebt dem Tal der Erden,
al anĝelar' en supra sfero.   ein sel'ger Engel dort zu werden!
 
Traduko de la Germana poemo "O du mein
holder Abendstern" de Richard Wagner en
Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt u. Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis
Paul Bennemann. Pri la tradukinto vidu la
retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Antoni_Grabowski.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Richard Wagner.

La teksto de tiu ario troviĝas en
http://classicalmusic.about.com/od/
lassicalmusictips/qt/O-Du-Mein-Holder-Ab
ndstern-Lyrics-And-Text-Translation.htm
.
Vidu ankaŭ:
http://opera.stanford.edu/Wagner/Tannhauser/akt3.html
kaj
http://www.klavier-noten.com/liszt/o-du-mein-holder-abendstern.htm.
Vidu ankaŭ:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Tannhäuser_(opero).
Pri la verkinto Richard Wagener vidu la
vikipediejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Richard_Wagner.