Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski Funebre kovras la krepusko valon Esperanto Arg-2054-1014 2014-05-19 22:51 Manfred nur tiun forigu
Richard Wagner * O du mein holder Abendstern Germana Arg-2053-1014 2014-05-19 22:55 Manfred nur tiun aldonu

Richard Wagner,
Funebre kovras la krepusko valon

 
tradukita de Antoni Grabowski
 
Ario el la opero "Tannhäuser"
 
Funebre kovras la krepusko valon,
etendas nokto nigran la vualon.
Deziras supren flugi la anim',
sed tenas ĝin de nokt-teruroj tim'.
Jen vi aperas , stelo la plej kara!
De malproksimo fluas lumo klara,
disigas ombron ĉarma la radi',
amike montras la vojon al mi.
Ravite, ho vespera stel',
mi vin salutas sur ĉiel';
kaj de fidela mia kor'
ŝin vi salutu en tiu hor',
kiam ŝi flugos de la tero
al anĝelar' en supra sfero.
 
Traduko de la Germana poemo "O du mein
holder Abendstern" de Richard Wagner en
Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt u. Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis
Paul Bennemann. Pri la tradukinto vidu la
retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Antoni_Grabowski.