Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski Sur monteto tie staras Esperanto Arg-2048-1011 2014-05-18 13:13 Manfred nur tiun forigu
N. N. 88 * Tam na górze jawor stoi, Pola Arg-2047-1011 2014-05-17 11:43 Manfred nur tiun forigu

N. N. 88,
Sur monteto tie staras

 

N. N. 88,
Tam na górze jawor stoi,

 
tradukita de Antoni Grabowski    
 
La kozako    
 
Sur monteto tie staras   Tam na górze jawor stoi,
Verda la acero;   jawor zielonieńki.
Mortas juna la kozako   Ginie kozak w cudzej stronie,
Sur la fremda tero:   kozak młodziusieńki.
 
"Mortas mi, en fremda lando   „Ginę, ginę w cudzej stronie,
Venas mia fino,   śmierć mi oczy tuli,
Do alvoku la patrinon,   proszę ciebie, moja miła,
Mia amatino!"   donieś to matuli.”
 
Kaj alvenis la patrino,   Przyszła matka, przyszła matka,
Venis patrineto,   przyszła matuleńka,
Turnis palan la vizaĝon   obróciła blade lica
Kontraŭ la fileto:   przeciw synaleńka:
 
"Ho fileto, mia kara,   „Otóż widzisz, mój syneczku,
Devis vi perei,   moje drogie dziecię!
Ĉar ne volis vi konsilojn   Nie słuchałeś ojca, matki,
De l' patrin' obei."   takież twoje życie.”
 
"Mi vin petas, patrineto,   „Proszę matko, proszę matko,
Bele enterigu:   pięknie pochowajcie,
Oni batu sonorilojn,   niech we wszystkie biją dzwony,
Kaj orgen-ludigu;   w organ mi zagrajcie,
 
Sed ne gvidu min al tombo   niechaj tylko nie chowają
Pastroj, nek diakoj,   cmentarniane diaki,
Nur en teron ukrainaj   jeno same ukraińskie
Metu min kozakoj."   grzebią mnie kozaki.”
 
  Verkinto de tiu ĉi Pola poemo estas N.
N. 88.

La teksto troviĝas interlie en
http://www.bibliotekapiosenki.pl/Tam_na_gorze_jawor_stoi,
varianto 2. La melodion verkis Stanisław
Moniuszko, pri tiu vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Stanisław_Moniuszko.
Traduko de la Pola poemo "Tam na górze
jawor stoi," de N. N. 88 en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis
Paul Bennemann, sur paĝo 46. La teksto
troviĝas ankaŭ en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/parnaso/la_kozako.html
.