Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski Sur monteto tie staras Esperanto Arg-2048-1011 2014-05-18 13:13 Manfred nur tiun forigu
N. N. 88 * Tam na górze jawor stoi, Pola Arg-2047-1011 2014-05-17 11:43 Manfred nur tiun forigu

N. N. 88,
Tam na górze jawor stoi,

 

N. N. 88,
Sur monteto tie staras

 
    tradukita de Antoni Grabowski
 
    La kozako
 
Tam na górze jawor stoi,   Sur monteto tie staras
jawor zielonieńki.   Verda la acero;
Ginie kozak w cudzej stronie,   Mortas juna la kozako
kozak młodziusieńki.   Sur la fremda tero:
 
„Ginę, ginę w cudzej stronie,   "Mortas mi, en fremda lando
śmierć mi oczy tuli,   Venas mia fino,
proszę ciebie, moja miła,   Do alvoku la patrinon,
donieś to matuli.”   Mia amatino!"
 
Przyszła matka, przyszła matka,   Kaj alvenis la patrino,
przyszła matuleńka,   Venis patrineto,
obróciła blade lica   Turnis palan la vizaĝon
przeciw synaleńka:   Kontraŭ la fileto:
 
„Otóż widzisz, mój syneczku,   "Ho fileto, mia kara,
moje drogie dziecię!   Devis vi perei,
Nie słuchałeś ojca, matki,   Ĉar ne volis vi konsilojn
takież twoje życie.”   De l' patrin' obei."
 
„Proszę matko, proszę matko,   "Mi vin petas, patrineto,
pięknie pochowajcie,   Bele enterigu:
niech we wszystkie biją dzwony,   Oni batu sonorilojn,
w organ mi zagrajcie,   Kaj orgen-ludigu;
 
niechaj tylko nie chowają   Sed ne gvidu min al tombo
cmentarniane diaki,   Pastroj, nek diakoj,
jeno same ukraińskie   Nur en teron ukrainaj
grzebią mnie kozaki.”   Metu min kozakoj."
 
Verkinto de tiu ĉi Pola poemo estas N.
N. 88.

La teksto troviĝas interlie en
http://www.bibliotekapiosenki.pl/Tam_na_gorze_jawor_stoi,
varianto 2. La melodion verkis Stanisław
Moniuszko, pri tiu vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Stanisław_Moniuszko.
 
    Traduko de la Pola poemo "Tam na górze
jawor stoi," de N. N. 88 en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis
Paul Bennemann, sur paĝo 46. La teksto
troviĝas ankaŭ en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/parnaso/la_kozako.html
.