Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Conrad Ferdinand Meyer * Friede auf Erden Germana Arg-205-101 2005-08-01 13:01 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Paco sur la Tero Esperanto 2003-12-12 Arg-206-101 | MR-411-1 2005-08-01 13:06 Manfred nur tiun forigu
Willy Nüesch Paco sur tero Esperanto Arg-274-101 2013-08-28 18:38 Manfred nur tiun forigu

Conrad Ferdinand Meyer,
Friede auf Erden

 

Conrad Ferdinand Meyer,
Paco sur la Tero

 

Conrad Ferdinand Meyer,
Paco sur tero

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Willy Nüesch
 
Da die Hirten ihre Herde   Kiam la paŝtistoj sian   La paŝtistoj en libero
Ließen und des Engels Worte   Gregon lasis kaj la Dian   Lasis gregon, l' anĝelvorton
Trugen durch die niedre Pforte   Vorton portis tie iam   Portis tra la basan pordon
Zu der Mutter und dem Kind,   Tra la pordo de kaban'   Al patrino kaj infan'.
Fuhr das himmlische Gesind   Al patrino kaj infan',   Plu kantadis en lontan'
Fort im Sternenraum zu singen,   Kantis plu la anĝelar'   Ĉielgent' en spaco stela,
Fuhr der Himmel fort zu klingen:   Kun promes' al la homar':   Plu sonoris la ĉiela
"Friede, Friede auf der Erde!"   "Paco sur la Ter' por ĉiam!"   "Paco, paco sur la tero!"
 
Seit die Engel so geraten,   Kantis tiel l' anĝelar',   Ekde tiu vort' anĝela
O wie viele blut'ge Taten   Spertis tamen la homar'   Ho ve, kiom da kruela
Hat der Streit auf wildem Pferde,   Kiom da sufer' de tiam   Faris la militkolero
Der geharnischte, vollbracht!   Pro milito kaj malam'   En kiras', sur rajdobest'!
In wie mancher Heil'gen Nacht   En la Sankta Nokto jam!   Ofte dum kristnaska fest'
Sang der Chor der Geister zagend,   Kantis ili petegante   Ĥor' spirita kantis time,
Dringlich flehend, leis' verklagend:   Kaj mallaŭte akuzante:   Insistpete, plendesprime:
"Friede, Friede ... auf der Erde!"   "Paco sur la Ter' por ĉiam!"   "Paco, paco ... sur la tero!"
 
Doch es ist ein ew'ger Glaube,   Estas tamen daŭra kredo,   Sed eternas kredregulo,
Dass der Schwache nicht zum Raube   Ke la malfortul' ne predo   Ke ne ĉiam la feblulo
Jeder frechen Mordgebärde   De perforto estu ĉiam.   Iĝos pred' kaj rabkonkero
Werde fallen allezeit:   Batos iam ties horo,   De aroga murdogest':
Etwas wie Gerechtigkeit   Eĉ en murdo kaj teroro   Iaspeca justo-est'
Webt und wirkt in Mord und Grauen   Da justec' enestas io.   En horor' kaj murdo rolas,
Und ein Reich will sich erbauen,   Estos hom-generacio,   Regno sin konstrui volas,
Das den Frieden sucht der Erde.   Kiu pacon serĉos iam.   Serĉas pacon sur la tero.
 
Mählich wird es sich gestalten,   Malrapide ĝi formiĝos,   Iom post iom ĝi formos
Seines heil'gen Amtes walten,   Ĝia tasko plenumiĝos.   Sin, oficos sankte, forĝos
Waffen schmieden ohne Fährde,   Forĝos ĝi armilojn iam,   Batalilojn sen danĝero,
Flammenschwerter für dae Recht,   Kiuj estos sen danĝer',   Flamoglavojn por la rajt'.
Und ein königlich Geschlecht   Kiuj portos al la Ter'   Filoj kun forteco-trajt',
Wird erblühn mit starken Söhnen,   Pacon, kiu ne plu ĉesas,   Reĝa gento ekburĝonos,
Dessen helle Tuben dröhnen:   Kiel l' anĝelar' promesas:   Kies helaj tubjoj sonos:
Friede, Friede auf der Erde!   Paco sur la Ter' por ĉiam!   Paco, paco sur la tero.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Conrad Ferdinand Meyer (Konrado Ferdinando
Majero, *1825-10-11 - †1898-11-28).

 
  Traduko de la Germana poemo "Friede auf
Erden" de Conrad Ferdinand Meyer (Konrado
Ferdinando Majero, *1825-10-11 -
†1898-11-28) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2003-12-12.

Conrad Ferdinand Meyer estis svisa poeto,
verkisto kaj tradukisto, kiu naskiĝis en
la svisa urbo Zuriko (Zürich), verkis
precipe en la germana lingvo lirikaĵojn
kaj romanojn, sed ankaŭ romanojn en la
franca lingvo. Pliaj detaloj pri lia vivo
troveblas en la interreto interalie en
http://www.xlibris.de/Autoren/Meyer
Meyer-Biographie/Meyer-Biographie-03.htm
.
  Traduko de la Germana poemo "Friede auf
Erden" de Conrad Ferdinand Meyer (Konrado
Ferdinando Majero, *1825-10-11 -
†1898-11-28) en Esperanton de Willy
Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634 Hombrechtikon,
Svislando, *1927-05-09).

La tradukinto, s-ro Willy Nüesch (Etzelstr.
6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, tel.
0041-31-302 66 56), donis al mi, Manfred
Retzlaff, en 2005-07-11 la skriban permeson
pri la publikigo de tiu ĉi poemo en mia
retejo "www.poezio.net". La poemo enestas
ankaŭ en la libro "Elektitaj poemoj de
Conrad Ferdinand Meyer", kiun eldonis s-ro
Willy Nüesch. Ĝi estas aĉetebla ĉe li
aŭ ĉe la libro-servo de UEA (Nieuwe
Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam,
Nederlando).