Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Conrad Ferdinand Meyer * Friede auf Erden Germana Arg-205-101 2005-08-01 13:01 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Paco sur la Tero Esperanto 2003-12-12 Arg-206-101 | MR-411-1 2005-08-01 13:06 Manfred nur tiun forigu
Willy Nüesch Paco sur tero Esperanto Arg-274-101 2013-08-28 18:38 Manfred nur tiun aldonu

Conrad Ferdinand Meyer,
Friede auf Erden

 

Conrad Ferdinand Meyer,
Paco sur la Tero

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Da die Hirten ihre Herde   Kiam la paŝtistoj sian
Ließen und des Engels Worte   Gregon lasis kaj la Dian
Trugen durch die niedre Pforte   Vorton portis tie iam
Zu der Mutter und dem Kind,   Tra la pordo de kaban'
Fuhr das himmlische Gesind   Al patrino kaj infan',
Fort im Sternenraum zu singen,   Kantis plu la anĝelar'
Fuhr der Himmel fort zu klingen:   Kun promes' al la homar':
"Friede, Friede auf der Erde!"   "Paco sur la Ter' por ĉiam!"
 
Seit die Engel so geraten,   Kantis tiel l' anĝelar',
O wie viele blut'ge Taten   Spertis tamen la homar'
Hat der Streit auf wildem Pferde,   Kiom da sufer' de tiam
Der geharnischte, vollbracht!   Pro milito kaj malam'
In wie mancher Heil'gen Nacht   En la Sankta Nokto jam!
Sang der Chor der Geister zagend,   Kantis ili petegante
Dringlich flehend, leis' verklagend:   Kaj mallaŭte akuzante:
"Friede, Friede ... auf der Erde!"   "Paco sur la Ter' por ĉiam!"
 
Doch es ist ein ew'ger Glaube,   Estas tamen daŭra kredo,
Dass der Schwache nicht zum Raube   Ke la malfortul' ne predo
Jeder frechen Mordgebärde   De perforto estu ĉiam.
Werde fallen allezeit:   Batos iam ties horo,
Etwas wie Gerechtigkeit   Eĉ en murdo kaj teroro
Webt und wirkt in Mord und Grauen   Da justec' enestas io.
Und ein Reich will sich erbauen,   Estos hom-generacio,
Das den Frieden sucht der Erde.   Kiu pacon serĉos iam.
 
Mählich wird es sich gestalten,   Malrapide ĝi formiĝos,
Seines heil'gen Amtes walten,   Ĝia tasko plenumiĝos.
Waffen schmieden ohne Fährde,   Forĝos ĝi armilojn iam,
Flammenschwerter für dae Recht,   Kiuj estos sen danĝer',
Und ein königlich Geschlecht   Kiuj portos al la Ter'
Wird erblühn mit starken Söhnen,   Pacon, kiu ne plu ĉesas,
Dessen helle Tuben dröhnen:   Kiel l' anĝelar' promesas:
Friede, Friede auf der Erde!   Paco sur la Ter' por ĉiam!
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Conrad Ferdinand Meyer (Konrado Ferdinando
Majero, *1825-10-11 - †1898-11-28).

 
  Traduko de la Germana poemo "Friede auf
Erden" de Conrad Ferdinand Meyer (Konrado
Ferdinando Majero, *1825-10-11 -
†1898-11-28) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2003-12-12.

Conrad Ferdinand Meyer estis svisa poeto,
verkisto kaj tradukisto, kiu naskiĝis en
la svisa urbo Zuriko (Zürich), verkis
precipe en la germana lingvo lirikaĵojn
kaj romanojn, sed ankaŭ romanojn en la
franca lingvo. Pliaj detaloj pri lia vivo
troveblas en la interreto interalie en
http://www.xlibris.de/Autoren/Meyer
Meyer-Biographie/Meyer-Biographie-03.htm
.