Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bernd Hasecke Alvenu Maj' kaj donu Esperanto Arg-2023-1000 2014-05-03 17:56 Manfred nur tiun forigu
Christian Adolph Overbeck * Komm lieber Mai und mache Germana Arg-2022-1000 2014-05-03 11:50 Manfred nur tiun aldonu

Christian Adolph Overbeck,
Alvenu Maj' kaj donu

 
tradukita de Bernd Hasecke
 
Alvenu Maj' kaj donu
Ekvivon al natur'
La teron nun florkronu
Por nia korplezur'!
Ho, baldaŭ ni respiros
Odoron de l' viol':
Tra l' mondo nun vagiras
Kantante la popol'.
 
Sendube vintro havas
Magion eĉ por hom'.
La neĝo nin tre ravas
Per ĉarma lum-fantom'.
Rapide vi glitŝuas
Sur glata la glaci',
Glitveturadon ĝuas
En blanka neĝo ni!
 
Sed kiam birdoj restas
Ĉi tie dum somer',
Kaj ni la lumon festas,
Trompravas nin ĥimer'.
Elfloras nun violoj
En nia suna val',
Alflugas la kukoloj
Kaj eĉ la najtingal'.
 
........................
........................
........................
........................
........................
........................
........................
 
........................
........................
........................
........................
........................
........................
........................
 
Traduko de la Germana poemo "Komm lieber
Mai und mache" de Christian Adolph Overbeck
(*1755-08-21 - †1821-03-09) en
Esperanton de Bernd Hasecke (*1928-12.29
- †2008-02-05).

Esperantigis: Bernd Hasecke (*29.12.1928;
Kirchstr. 17c, D-42553 Velbert, Gemanio).
S-ro Bernd Hasecke estis delegito de UEA.
Li mortis la 5-an de Februaro 2008 laŭ
reta informo de lia filo Jan Ulrich Hasecke,
Schubertstr. 4, D-42791 Solingen, Germanio.
Mi, Manfred Retzlaff, ricevis en 2008-03
tiun tradukon de s-ano Anton Kronshage,
Eulenweg 27, D-58332 Schwelm, Germanio,
tel. 0049-(0)2336-12091.