Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Adoro Esperanto Arg-1921-952 2014-01-10 16:21 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Anbetung Germana Arg-1926-952 2014-01-07 18:53 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Hausmann * Anbetung Germana Arg-1920-952 2013-12-23 20:37 Manfred nur tiun aldonu

Manfred Hausmann,
Adoro

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Kun nia reĝpotenco ni
alrajdis pezakore.
Tag-nokte neĝis ti ĉi,
dum venis ni defore.
 
En la kabanon iras ni
infanon ekvidante,
nin klinas antaŭ tiu ĉi,
la manojn kunfaldante.
 
La mirho estas tie ĉi,
la or' kaj olibano.
Ridetas vi, konfuzas vi
nin tute, ho infano.
 
Alian ni ja kredis vin.
Ni iras en malhelon,
de l' kapo ni deprenas ĝin,
de l' krono oran belon.
 
Ja ĉion, kion scias ni,
la tutan homan scion,
ne gravas tio ja por ni,
forgesu ni ĉi tion!
 
La mio, kiu kreis sin1)
supere de aliaj,
ho, kie ni nun trovu ĝin,
ĉu en internoj niaj?
 
Ni klinas nin nun antaŭ vi,
kun aflikteco nia.
Kaj nin klinante sentas ni:
Mizer' finiĝas ĉia.
 
Jen skuas la ĉevaloj sin
tintante sonorile.
Sen bruo falas super ĝin
neĝflokoj tre trankvile.
 
Traduko de la Germana poemo "Anbetung" de
Manfred Hausmann (*1898-09-10 -
†1986-08-06) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).
 
1) aŭ:\\La "mi" kreinta iam sin