Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Alveno de l' printempo Esperanto 2011-01-25 Arg-1712-848 | MR-522-1 2013-02-28 19:14 Manfred nur tiun forigu
August Heinrich Hoffmann * Frühlings Ankunft Germana Arg-1711-848 2013-02-28 19:11 Manfred nur tiun aldonu

August Heinrich Hoffmann,
Alveno de l' printempo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ree nun verdiĝas ĉio
Sur herbejo kaj kampar’.
Kaj ekestas eŭforio
Anstataŭe de malklar’.
Jes, post vintra la sufero
Printempiĝas je la fin’,
Regas ĝojo sur la tero,
Tio feliĉigu nin.
 
Vidu, tie papilio
Flugas en printemp-ornam’,
Ĝi anoncas, ke nun ĉio,
Kio mortis, vivas jam.
Nur violoj rigardantaj
Jen timeme al la sun’
Estas kvazaŭ demandantaj :
« Ĉu printempas vere nun ? »
 
Vidu, la alaŭdoj tie
Super ni en la aer’ !
Ili kantas idilie
Por ni sube sur la ter’ !
Nun forfuĝas la sufero,
Printempiĝas ĉie ĉi –
Printempiĝas sur la tero
Ankaŭ en la brust’ al ni !
 
Traduko de la Germana poemo "Frühlings
Ankunft" de August Heinrich Hoffmann
(Hoffmann von Fallersleben, *1798-04-02
- †1874-01-19) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2011-01-25.