Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Venas ree la aŭtun' Esperanto 2004-09 Arg-1605-800 | MR-431-1 2013-01-31 09:52 Manfred nur tiun forigu
E. Redorost * Kommt der liebe Herbst ins Land Germana Arg-1604-800 2013-01-31 09:18 Manfred nur tiun aldonu

E. Redorost,
Venas ree la aŭtun'

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Venas ree la aŭtun’,
montras sian forton nun,
metas al la arboj ĝin,
kaj ĝi ege streĉas sin.
Ĉiuj arboj skuas sin,
ĉagreniĝas je la fin’.
Tiam fajfas kanton ĝi,
Ekaŭskultas ĉiu foli’,
restas tiu nun ne plu,
pro la forta vento-sku’
de branĉar’ sin turnas for,
dancas tra l’ aero por
fali al la tero nun,
kaj plu kantas la aŭtun’.
 
Traduko de la Germana poemo "Kommt der
liebe Herbst ins Land" de E. Redorost en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 2004-09.

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poemon en 2004 sur la reta paĝaro
http:\\cyberhexe1.piranho.at. Siehe
auch: http://cyberhexe1.piranho.de/.