Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Vespera krepusko Esperanto 2001-05-29 Arg-1548-771 | MR-351-1b 2013-01-16 18:18 Manfred nur tiun forigu
Gerda Illerhues * Abenddämmern [-] Germana Arg-1545-771 2013-01-16 18:15 Manfred nur tiun aldonu

Gerda Illerhues,
Vespera krepusko

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Vespera krepusko –
Sinkas la sun’.
Ombrojn ludantajn
vidas mi nun.
 
Vespera krepusko –
Susuras la vent’,
fora ekrido
en la silent’.
 
Vespera krepusko –
Aŭdiĝis jen kri’,
turmenta hastado,
jam pasis nun ĝi.
 
Vespera krepusko –
Eklumas la klar’,1)
dum noktoproksimo,
de la stelar’.
 
Vespera krepusko –
Tempo de l’ ben’,
estonto tre foras
kaj la maten’.
 
Vespera krepusko –
ripoz’ ĉie ĉi,2)
paca trankvilo
elmane de Di’.
 
Traduko de la Germana poemo "Abenddämmern"
de Gerda Illerhues (*1930) en Esperanton
de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2001-05-29.
 
1) aŭ:\\Eklumas en klar',\\dum nokt'
proksimiĝas,\\jen la stelar'.
2) aŭ senrime:\\ripozas la land',\\paca
trankvilo\\el Dia man'.