Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Retzlaff, Manfred Benu nin, Sinjor' Esperanto 1983-06-01 Arg-1496-741 | MR-065-01 2012-12-30 16:47 Manfred nur tiun forigu
Trautwein, Dieter * Komm, Herr, segne uns Germana 1978 Arg-1495-741 2012-12-30 17:00 Manfred nur tiun aldonu

Dieter Trautwein,
Benu nin, Sinjor'

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
1.) Benu nin, Sinjor',
ke ni ne disiĝu.
Ke ni estu viaj,
ni plikonsciiĝu.
Solaj estas ni
sur la Ter' neniam;
ridon, ploron, ĉiam
ilin benos vi.
 
2.) Mem ne povas iu
benon akapari;
ĉar vi donas multe,
ni ne devas ŝpari.
Flori povas ben',
kie ni disdonas,
amas kaj pardonas;
iĝas for ĉagren'.
 
3.) Pacon vi jam donis,
sed ĝi fariĝendas,
inter ni ĉi tie
efektiviĝendas.
Helpu ĉiam nin,1)
ke ni faru pacon.
Donu vian gracon,
ke ni ĝuu ĝin.2)
 
Traduko de la Germana poemo "Komm, Herr,
segne uns" de Dieter Trautwein en Esperanton
de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1983-06-01.
 
1) aŭ:\\Helpu ĉiam nin,\\ke fariĝu paco.\\Agu
ni sen laco,\\ke ni ĝuu ĝin.
2) aŭ:\\Helpu ĉiam nin,\\en laboroj pacaj.\\Ni
ne iĝu lacaj,\\ĝis ni ĝuos ĝin.