Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Emmy Lang * Dort wo die Sonne küsst das Meer Germana Arg-1481-734 2012-12-28 18:12 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Tie kie la suno kisas la maron Esperanto Arg-1482-734 2012-12-28 18:03 Manfred nur tiun forigu

Emmy Lang,
Tie kie la suno kisas la maron

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
La Sun' la maron delikate kisas jen,
karesas milde ĝiaj ondoj vangojn ŝiajn;
ankoraŭ devas bridi ŝi dezirojn iajn,
en ĝin mergiĝi por la nokto, en malplen'
lasante sian spacon enĉielan, kie
la luno kaj la steloj brilas idilie,
apenaŭ anstataŭigante forton ŝian. -
Ravite spektas ni la ludon, la genian.
 
Sed baldaŭ post tenera intertuŝo ĉi
ensinkas la amantoj unu en alian;
dronante malaperas en abismon ian
la tago, kiun tiras suben ŝi kun si.
Atestas nokto nur pri l' ama interago,
kaj tiuj horoj, kiuj mortis kun la tago,
forsinkas ĉe la nigra limo horizonta,
revenas ili kun aŭror' de l' tag' venonta.
 
Traduko de la Germana poemo "Dort wo die
Sonne küsst das Meer" de Emmy Lang
(*1914-01-05 - †1944-11-21) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).