Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Junge Leiden, VII Germana Arg-1423-708 2012-12-07 12:50 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, VII Esperanto 1983 Arg-1424-708 | MR-138-1 2012-12-07 19:46 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, VII

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Sur la monto la kastelo
En la Rejn' spegulas sin;
Mia ŝipo en sunhelo
Sur la akvo portas min.1)
 
Moviĝantaj sub la vento
Brilas ondoj kiel or',
Ekvekiĝas en mi sento
Ripozinta en la kor'.
 
Feliĉige salutante
Logas for mi la river';
Sed mi scias: minacante
Loĝas en ĝi mort-danĝer'.
 
Supre estis ĝi ĝojiga
Kiel mia anatin',
Sed interne tre timiga,
Kun malico en la sin'.
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Junge Leiden, VII" de Heinrich
Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1983.
 
1) aŭ:\\En la Rejno speguliĝas\\Sur la
monto la kastel'\\Gaje mia ŝip' moviĝas\\En
la brila suna hel'.