Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Traumbilder, V Germana Arg-1395-692 2012-12-03 21:50 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Sonĝobildoj, V Esperanto 1984 Arg-1397-692 | MR-127-1 2012-12-04 08:44 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Sonĝobildoj, V

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Varmega estas mia vango,
Ho, kiel bolas mia sango!
Ĝi ardas ege pro fervoro,
Fortege batas mia koro.
 
Ŝaŭmigas ĝi nun sangon mian,
Ĉar sonĝis mi la sonĝon fian;
De l' nckt' malhela filo venis,
Anhele min kun si fortrenis.
 
Al hela domo mi portiĝis,
En kiu ĝu' kaj bru' fariĝis.
Mi aŭdis tie harpo-sonon;
Kaj mi eniris la salonon.
 
La homoj geedziĝon festis;
Kaj gajaj ili ĉiuj estis.
Sed la belega fianĉino -
Ŝi estis mia karulino.
 
Mi volis plori pro kor-ŝiro,
Fianĉo estis fremda viro;
Senmove mi staranta restis,
Ne diris ion, muta estis.
 
Senvorte mi staranta restis,
La fianĉin' feliĉa estis.
La ĝojo-bruo min ĉagrenis,
La viro ŝian manon prenis.
 
La glason kun la ruĝa vino
Transdonis li al mia ino,
Tintigis per la sia ŝian -
Ho ve! ŝi trinkis sangon mian.
 
Kaj pomon ŝi al la fianco
Transdonis, kaj per unu tranĉo
Ĝin tranĉis tiu ĉi sinjoro -
Ho ve! ĝi estis mia koro.
 
Kaj dolĉe ili okulumas,
Kaj la fianĉo ŝin brakumas.
Li kisas ŝian buŝon ĉarman,
Mort-kison sentas mi malvarman.
 
Varmega estis mia sango,
Sed kiel plombo mia lango.
Muzik' kaj danco komenciĝis,
La gefianĉoj antaŭiĝis.
 
Kaj kiam mi mutadis tie,
Dancantoj ĉirkaŭŝvebis ĉie.
Kaj la fianĉ' al ŝi kliniĝis.
Li diris ion, ŝi ruĝiĝis.
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Traumbilder, V" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1984.