Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
James Krüss * Hans Benjamin, der Hase [-] Germana Arg-1327-662 2012-11-18 22:36 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Johano, la leporo Esperanto 1989-08-24 Arg-1328-662 | MR-229-2 2012-11-18 18:52 Manfred nur tiun forigu

James Krüss,
Johano, la leporo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Johano, la leporo,
zigzage kuras sur
la kampo frumatene kaj
li ĝojas pri l’ natur’.
 
Li saltas al aliaj
leporoj, krias li:
Vekiĝu, ĉar tagiĝis jam,
kaj Paskon festos ni!
 
Petolas la leporoj
sub la brilanta sun’.
Subite scias ĉiu, ke
Pasktempo estas nun.
 
Traduko de la Germana poemo "Hans Benjamin,
der Hase" de James Krüss (Jakobo Krujso,
*1926-05.31 - †1997-08.02) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1989-08-24.